Antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj
Antaŭkongrese :
La kvar-taga ekskurso. De la 7-a ĝis la 10-a de julio 2008 okazos ekskurso al
Kebeko inkluzive de:
- Vizito de la indiana kulturejo
Wendake-Tsonontwan proskime al Kebeko (kun
unu tranoktado - indiĝena aŭ eŭropeca) kaj;
- Unu survoja halto (revene de kebeko)
kaj vizito de la Uneska biosfera rezervejo
Lago Sankta-Petro kaj de la urbeto Sorel.
En 2008 la urbo festos sian 400-jariĝon kun multaj eventoj. Ni nepre
vagados tra la malnova urbo, rekonita kiel monda kultura heredaĵo fare
de UNESCO. La Muzeo pri civilizacioj proponas valorajn ekspoziciojn.
Estos ankaŭ eblecoj bicikli, ŝipi sur la Sankta-Laŭrenco kaj multe pli.
Pliaj detaloj alvenos poste.
Postkongrese :
La otava ekskurso. Tiu
estos ekskurso al Otavo. Ĝi okazos en la 19-an kaj 20-an de julio 2008.
Vi ĝuos la ĉarmon de la kanada ĉefurbo, kiel la parlamenteja monteto.
La Kanada Muzeo pri civilizacioj en Gatino prezentas historion kaj
kulturon de kanadaj popoloj. Agrablas marŝi laŭ la kanalo Rideau, kaj
la urbo ofertas multe pli por fari.
Hejmpaĝo - Supren
|