De la 11a ĝis la 18a de julio 2008, Montrealo
ricevos la 7an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kies temo estos Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj:
diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj.

La kongreso, kune organizata de Esperanto-Societo
Kebekia kaj Esperanto-klubo-UQÀM,
bonvenigos pli ol ducent partoprenantojn el dekkvino da landoj,
komunikantajn per unu komuna lingvo. La prelegoj, debatoj, diskutrondoj
kaj praktikumoj proponataj helpos la kongresanojn skizi agoplanon
favore al evoluigo vivebliga kaj justa, kiu ankaŭ protektas kaj
valorigas la diversecojn ekologiajn, lingvajn kaj kulturajn.

Ĉiujare miloj da specioj malaperas. Tio ne nur
malfortigas niajn
ekosistemojn, sed ankaŭ faras nian vivon malpli kvalita. UNO proklamis
la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Dum la venonta jarcento,
povus perei pli ol duono de la nunaj 7000 lingvoj de la mondo. Tiam
samtempe malaperus la korespondaj multegaj kulturoj, kun iliaj
valorsistemoj, manieroj rilati al la medio kaj konoj, kiuj povus
montriĝi tamen nemalhaveblaj por helpi la homaron solvi la problemojn,
kiujn ĝi frontas.
Ĉi tiu TAKE estas la sepa en la serio de
Tut-Amerikaj Kongresoj de
Esperanto, celantaj trakti gravajn temojn, uzante Esperanton kiel
komunikilon. Tiuj renkontoj estas krome okazoj por ekzameni la staton
de Esperanto en la Amerikoj, kaj la valorojn antaŭenigatajn de la
Esperanta komunumo: demokration, transnacian edukadon, lingvan
diversecon, lingvajn rajtojn, homan emancipadon kaj kulturon de paco.
Ĉefa kongresejo: Pavillon J.-A. De Sève ĉe UQÀM (Université du Québec à
Montréal), ĉambro DS-1520, 320, rue Sainte-Catherine Est, Montrealo.
Por pliaj informoj
telefono : 514-296-9762
retpoŝto : info@take7.ca
La kongreso TAKE 7 (Sepa Tut-Amerika Kongreso de
Esperanto) estas kune organizata de Esperanto-klubo-UQÀM,
Esperanto-Societo Kebekia,
kunlabore kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj Esperanto-USA.
Home
- Top