Kongresejo

    La kongresejo de TAKE7 estos ĉefe lokita en la konstruaĵo « DeSève » de UQAM Universitato. La "Kebekia Universitato en Montrealo" (UQAM) estas unu el la plej grandaj universitatoj en franclingvio kun pli ol 40 mil studentoj, kaj ĝi ĉefe fakas pri artoj, komunikado, homaj sciencoj, ekologio kaj politiko. La universitato lokiĝas meze de la t. n. "latina" kvartalo, la kultura centro de Montrealo, kiun ĉirkaŭas diversaj vizitindaj kvartaloj kiel la malnova, la spektakla, la ĉina kaj la geja.

    Pavillon J.-A. De Sève
    320, rue Sainte-Catherine Est
    Montréal (Québec) H2X 1L7
   

Kiel atingi ĝin?

    Vi povas viziti la guglan mapon, speciala por TAKE-7.
    Nova! Vi povas elŝuti PDF-dosieron preseblan tie!

Per buso

    Oni povas atingi Montrealon buse de pluraj urboj de Nordameriko. La interurbaj busoj renkontiĝas ĉe «Station Centrale», tuj apud metrostacio Berri-UQAM, kaj kvin minutoj piede de la kongresejo.

Per trajno

    Interurbaj trajnoj iras al «Gare Centrale», ĉefa trajnstacio de Montrealo, meze de la urbocentro. Por atingi la kongresejon, sekvu indikojn pri metrostacio McGill (verda linio) aŭ Bonaventure (oranĝa linio). Ambaŭ linioj atingas metrostacion Berri-UQAM, kiu estas 5 minutoj piede de la kongresejo. Sekvu la elirvojon «Saint-Denis», ĝiru dekstre sur strato Saint-Denis, ĝiru dekstre ĉe strato Sainte-Catherine, kaj la kongreseko estos maldekstre.

Per aviadilo

    Montrealo havas internacian flughavenon nomata Dorval/Trudeau (YUL). Aviadiloj el grandaj urboj de la mondo ĝin povas atingi. Ĝi lokiĝas 20 km-ojn okcidente de la urbocentro. La buso «Aérobus» ligas la flughavenon al la urbocentro, kostante 14$ (24$ iri-reveni) por plenkreskuloj. Krome, estas taksioj, kiuj kostas 35$ por veturi en la urbocentron. Se vi estas tri, taksio kostas malpli ol «Aérobus»!

    Se vi volas uzi la publikan transportsistemon por atingi la urbocentron el la flughaveno, alklaku ĉi-tie. La vojo estas bedaŭrinde sufiĉe kompleksa, ni do malkonsilas uzi ĝin, sed ni tamen provizas la informojn por tiuj kiuj volas uzi ĝin.

Per aŭto

     Montrealo estas atingebla de aliaj urboj per aŭtovojoj. Okcidente-Oriente, estas la aŭtovojoj 20 kaj 40, kiuj iras laŭ la riverego Sankta-Laŭrenco. En ontario, la 20-a iĝas aŭtovojo 401, kaj la 40-a iĝas aŭtovojo 417. Estas ankaŭ la aŭtovojo 10, kiu iras de Montrealo ĝis Ŝerbruko. Sude-Norde, estas la aŭtovojoj 15 kaj 25. La aŭtovojo 15 iras de Montrealo al la landlimo, kiu iĝas la interŝtata 87 al Novjorko.

Parkejo estas malantaŭ la kongresa konstruaĵo, sur strato Christin. Oni povas atingi ĝin per strato Saint-Denis. Ĝi kostas po 12 $CAD por tago.

El oriento

El Kebeko (Guglaj stratindikoj)
  • Sekvu aŭtovojon 20 okcidenten ĝis urbo Boucherville
  • Prenu la elirvojon 90 por daŭrigi sur aŭtovojo 2
  • Prenu la elirvojon 8, kaj sekvu indikojn por ponto Jacques-Cartier
  • Post la ponto, ĝiru dekstren por atingi avenuon De Lorimier suden
  • Ĝiru dekstren ĉe bulvardo René-Lévesque
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine
  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet

El Tri-Riveroj (Guglaj stratindikoj)

  • Sekvu aŭtovojon 40 okcidenten ĝis urbero Anjou

  • Prenu la maldekstran elirvojon 80-S por atingi aŭtovojon 25 suden

  • Prenu la elirvojon 4 direkte al Centre-Ville

  • Daŭrigu sur avenuo Souligny

  • Ĝiru maldekstren ĉe strato Dickson

  • Ĝiru dekstren ĉe strato Notre-Dame

  • Ĝiretu dekstren por daŭrigi sur bulvardo René-Lévesque

  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth

  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine

  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet

Per aŭto - El okcidento

El Otavo (Guglaj stratindikoj)
  • Sekvu aŭtovojon 417 orienten, ĝi iĝos aŭtovojo 40 en Kebekio
  • Prenu la elirvojon 66-S por atingi aŭtovojon 15 suden
  • Prenu la elirvojon 63-E por atingi aŭtovojon 720-Ville-Marie orienten
  • Prenu la elirvojon 6, kaj gardu maldekstren sekvante pri strato St-Laurent
  • Daŭrigu sur strato Sanguinet
  • Ĝiru maldekstren ĉe bulvardo René-Lévesque
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine
  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet
El Toronto (Guglaj stratindikoj)
  • Sekvu aŭtovojon 401 orienten, ĝi iĝos aŭtovojo 20 en Kebekio
  • Daŭrigu sur aŭtovojo 720-Ville-Marie orienten
  • Prenu la elirvojon 6, kaj gardu maldekstren sekvante pri St-Laurent
  • Daŭrigu sur strato Sanguinet
  • Ĝiru maldekstren ĉe bulvardo René-Lévesque
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine
  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet

Per aŭto - El sudo

El Novjorko (Guglaj stratindikoj)
  • Sekvu aŭtovojon 87 norden
  • Atendadu ĉe la landlima doganejo
  • Daŭrigu sur aŭtovojo 15 norden
  • Prenu la elirvojon 53 por daŭrigi sur aŭtovojo 15 norden, prenante ponton Champlain
  • Prenu la elirvojon 58 por atingi aŭtovojon 10-Bonaventure okcidenten
  • Daŭrigu por atingi aŭtovojon 720-Ville-Marie orienten
  • Prenu la elirvojon 6, kaj gardu maldekstren sekvante pri strato St-Laurent
  • Daŭrigu sur strato Sanguinet
  • Ĝiru maldekstren ĉe bulvardo René-Lévesque
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine
  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet

 

El Bostono (Guglaj stratindikoj)
  • Sekvu aŭtovojon 89 norden
  • Atendadu ĉe la landlima doganejo
  • Daŭrigu sur vojo 133 norden
  • Daŭrigu sur aŭtovojo 35 norden
  • Prenu la elirvojon 18-O por atingi aŭtovojon 10 okcidenten
  • Post la ponto Champlain, prenu la elirvojon 58 por daŭriĝi sur aŭtovojo 10-Bonaventure okcidenten
  • Daŭrigu por atingi aŭtovojon 720-Ville-Marie orienten
  • Prenu la elirvojon 6, kaj gardu maldekstren sekvante pri strato St-Laurent
  • Daŭrigu sur strato Sanguinet
  • Ĝiru maldekstren ĉe bulvardo René-Lévesque
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Ste-Élisabeth
  • Ĝiru dekstren ĉe strato Sainte-Catherine
  • La konstruaĵo DeSève estos dekstre post strato Sanguinet

 

 

Hejmpaĝo - Supren