Sciindaĵoj
 

Jen kelkaj informoj kiuj estas sciindaj pri la servoj kaj la kutimoj de montrealanoj.

Aviadilo (supren)

    Montrealo atingeblas per aviadilo de ĉefaj flughavenoj en la mondo. La flugkompanio «Air Canada» transportas vojaĝantojn de Ameriko, Eŭropo kaj Azio.

    La ĉefa flughaveno de Montrealo nomiĝas Dorval/Trudeau (YUL), ĝi lokiĝas 20 km-ojn okcidente de la urbocentro. La buso «Aérobus» ligas la flughavenon al la urbocentro, kostante 14$ (24$ iri-reveni) por plenkreskuloj. Krome, estas taksioj, kiuj kostas 35$ por veturi en la urbocentron. Se vi estas tri, taksio kostas malpli ol «Aérobus»!

    Por pliaj informoj, vidu Aéroports de Montréal (france kaj angle).

Metroo/Buso (supren)

    La transportadsistemo de Montrealo estas efika kaj rapida. La metrosistemo havas kvar liniojn, 68 stacioj, kaj longas je 70 km-oj. Ĉiu metrostacio havas sian propran stilon, kaj artaĵon. Estas ankaŭ proksimume 200 busliniojn kiuj veturas ĉie en la insulo.

    Unu bileto por uzi la servon kostas 2,75$, kaj tio validas kaj por metroo kaj por busoj. Enirante buson, oni povas preni pluveturbileton por poste uzi duan buson (el alinumera vojiro) kaj/aŭ metroon; pasinte la barilojn de metroo, oni povas preni el maŝinoj alistilan pluveturbileton kiu rajtigos eniri buson el metroo. La pluveturbiletoj montras la horon ĝis ili validas. Metrolinioj estas libere interalireblaj.

    Semajna karto (CAM Hebdo) estas ankaŭ ofertita, por la prezo de 19$, kaj sesopa biletaro por 11,75$.

    Se vi volas uzi la publikan transportsistemon por atingi la urbocentron el la flughaveno, alklaku ĉi-tie. La vojo estas bedaŭrinde sufiĉe kompleksa, ni do malkonsilas uzi ĝin, sed ni tamen provizas la informojn por tiuj kiuj volas uzi ĝin.

    Por pliaj informoj, vidu Société de Transport de Montréal (oficiala retejo, france kaj angle) kaj Metroo de Montrealo (france, angle, kaj ankaŭ iom en itale, hispane kaj esperante).

Telefono (supren)

    Estas pluraj publikaj telefonoj tra la urbo, kaj plejparte estas de firmao Bell Canada. Loka voko per ili kostas 0,50$, kaj ne estas tempolimo.

    Nordameriko havas komunan telefonnumersistemon. La formato de ĝiaj numeroj estas tia: (RRR) LLL-LLLL. (RRR = regiono, LLL-LLLL = loka numero). Por Montrealo, la regionkodo estas 514. Ekde novembro 2006, estas devige tajpi la regionkodon antaŭ la numero, ĉar alia regionkodo (438) ekzistos en Montrealo. Por interurbaj vokoj, estas devige tajpi la ciferon 1 antaŭ la telefonnumero, kaj estas aldonaj kostoj. Por eksternordamerikaj alvokoj, oni devas tajpi 011 (internacia alvoko), la landkodon, kaj la telefonnumeron. Por voki en Montrealon el ekstere, la landkodo de Nordameriko estas 1, kaj estas malsamaj internaciaj vokkodoj por ĉiu lando.

Poŝto (supren)

    Postes Canada / Canada Post ofertas poŝtservon por tuta Kanado. Por sendi ordinaran leteron aŭ poŝtkarton ene de Kanado, la poŝtmarko kostas 0,52$. Por Usono, kostas 0,93$, kaj por aliaj landoj, 1,55$. Por pli peza ol 30 gramoj, aŭ malordinaraj dimensioj, estas aldona kosto laŭ la pezo, dimensioj kaj destinlando.

    Poŝtkestoj estas facile troveblaj per ilia tipika ruĝa koloro, kaj poŝtoficejoj estas ofte ene de grandaj komercejoj kaj apotekejoj.

Mono (supren)

    Oni uzas la kanadan dolaron kiel valuto. Ĝi konsistas el 1, 5, 10, 25 cendoj, 1 kaj 2 dolaroj kiel moneroj, kaj 5, 10, 20, 50 kaj 100 dolaroj kiel papermono. Vidu la retejon xe.com por konverti vian valuton.

    Plejparte de bankoj estas malfermitaj inter la 10-a kaj la 16-a horo semajne, kaj pluraj ankaŭ servas ĝis 18-a ĵaŭde. Ĉefaj bankoj en Montrealo estas Banque de Montréal, Banque Royale, Banque Laurentienne, Banque Nationale kaj Caisses Desjardins. Por ŝanĝi monon, bankoj ofertas la servon, kaj ankaŭ ŝanĝoficejoj, kiuj situas proksime de turismaj lokoj.

    En Kebekio, varoj kaj servoj estas impostitaj je 14%, kaj tiuj impostoj kutime ne estas inkluzivataj en afiŝitaj kostoj. En restoracioj, la trinkmono ne estas inkluzivata en la fakturo, kaj estas kutimo (krom en rapidmanĝejoj) doni proksimume 15% aldone por trinkmono se vi ricevis bonan servon.

Lingvoj (supren)

    La oficiala lingvo de Kebekio kaj Montrealo estas la franca. 54% de montrealanoj havas ĝin kiel denaska lingvo. 17% havas la anglan kiel denaska lingvo, kaj la cetero havas alian, kiel la itala, la araba, la hispana, la haitia kreola kaj la greka. 86% de montrealanoj scipovas la francan, 69% scipovas la anglan, kaj 57% scipovas ambaŭ. Francparolantoj koncentriĝas en la orienta parto de Montrealo, anglaparolantoj en la okcidenta parto, kaj alilingvaparolantoj en la nordcentra parto. Plejparte de komercoj kaj servejoj ofertas servon en la franca kaj la angla.

Fumado (supren)

    Ekde julio 2006 en Kebekio, estas malpermesate fumi en publikaj ejoj, kiel restoracioj, drinkejoj kaj komercejoj.

Klimato (supren)

    La klimato de Montrealo estas kontinenta malseka, tio estas, kun sufiĉe granda temperatura diferenco inter vintro kaj somero, kun sufiĉe multa precipitaĵo.

    Montrealaj vintroj estas sufiĉe malvarmaj, kun -6°C kiel taga averaĝo, kaj -15°C kiel nokta. Okazas ke la temperaturo ne superas -20°C dum pluraj tagoj. La plej malvarma temperaturo rekordita estas −37.8 °C. La vento malpliigas la sentitan temperaturon. Ekz. temperaturo je -25°C kun vento je 35 km/h donas sentitan temperaturon je -40°C.

    Montrealaj someroj estas sufiĉe varmaj, kun 26°C kiel taga averaĝo, kaj 16°C kiel nokta en julio. Ofte okazas ke la temperaturo superas 30°C. La aero en Montrealo estas ofte malseka, tiel ke oni sentas la temperaturon pli varma. Ekz. temperaturo je 30°C kun 75% je relativa malsekeco ŝajnigas kiel 42°C-a temperaturo. La rekordo de varma temperaturo estas 37.6°C. Julio estas la plej fulmotondra monato en la jaro, sed ankaŭ la plej suna.

Hejmpaĝo - Supren