Montrealo

    Montrealo estas tre interesa urbo por viziti. Estas pluraj kvartaloj plaĉaj, kiel la malnova urbo, la universitata kvartalo, la ĉina kvartalo. Estas buntaj aferoj por viziti, kiel la due plej granda botanika ĝardeno en la mondo, la Biodôme (interna zoologia ĝardeno), la Planetarium (astronomia spektaklejo), la belarta muzeo, kaj aliaj. Montrealanoj estas tre festemaj, do multnombras festivaloj dum la jaro. Krom informoj pri sciindaĵoj kaj priskribo de kelkaj montrealaj kvartaloj, ni ankaŭ invitas vin viziti la jenajn paĝarojn :

  • Virtualejo : Tiu sekcio ebligas vin vidi plurajn fotojn de Montrealo, tra ĝiaj diversaj kvartaloj. Ni prezentas al vi la malnovan kvartalon, la aliaj kvartaloj aperos post iom da tempo.
  • Guglo-mapo : Vi povas vidi guglo-mapon de Montrealo, kun la loko de la kongresejo, kaj de pluraj vidindaĵoj de la urbo.

Hejmpaĝo - Supren