20-a de julio : Oka
novaĵletero sendita (supren)
Saluton karaj TAKE7-anoj !
Baldauxas la kongreso, kaj eble kelkaj el vi jam estas survoje. Jen kelkaj lastminutaj informoj :
- Ni estos en UQAM, 320 Ste-Catherine Est (Oriente), en cxiu tago, de la 11a gxis la 18a de Julio, inter la 09a horo kaj la 17a horo.
- Ni estos en Bistro Sanguinet, 308 Ste-Catherine Est (Oriente), la 11an kaj la 17an de Julio, inter la 19a horo kaj la 22a horo.
- Ni estos en Kolegio Vieux-Montreal, 255 Ontario Est (Oriente), la 12an, la 14an kaj la 15an, inter la 19a horo kaj la 22a horo, kaj la 13an inter la 17a horo kaj la 22a horo. La cxambro estas 4-82A, en la 4-a etagxo.
- En kazo de problemo, aux se vi alvenas je malsamaj horoj, bonvole voku nin :
514-802-1534 aux 514-296-9762
Pri la programo : Kelkaj pliaj informoj aperis hodiaux en nia retejo : http://www.take7.ca/kalendaro-eo.html
Kompleta programo estos disdonata surloke.
3-a de julio : Sepa
novaĵletero sendita (supren)
Saluton!
Post unu semajno komencigxos TAKE7. Per tiu-cxi mesagxo, ni volas aparte atentigi al cxi tiuj informoj.
Al personoj kiuj flugos al Montrealo, ni rekomendas navedan buson "Aerobus" por atingi montrealan urbocentron. Gxi kostas 14$ (24$ ire kaj revene). Je alveno al la busstacio, se neniu atendas vin, bonvolu voki nin je unu el jenaj numeroj : 514-296-9762 aux 514-802-1534. La kongresejo estos malfermita ekde la 11a de Julio inter 9a kaj 17a.
Pri kiel atingi la kongresejon, bonvolu trarigardi la jenan retpagxon: http://take7.ca/kongresejo.html, aux presi la jenan dokumenton:
http://take7.ca/antauxkongresalibreto.pdf.
La parkejo de UQAM estas malantaux la kongresejan konstruajxon, kaj kongresanoj estas bonvenaj uzi gxin. Gxi kostas po 12$ tage.
Por tiuj kiuj partoprenos la antauxkongresan ekskurson, bonvolu noti ke la rendevuo estos cxe la UQAM-Logxejo la 7an de julio je la 9a matene.
Adreso de la kongresejo:
Pavillon J.-S.-DeSève
320, rue Sainte-Catherine Est
Montréal, QC
Adreso de la UQAM-logxejo:
Résidences universitaires UQAM
303, boulevard René-Lévesque Est
Montréal, QC
Posxtelefonoj: 514-296-9762 (Boriso) kaj 514-802-1534 (Marteno)
16-a de junio : Sesa
novaĵletero sendita (supren)
Saluton!
Jen la sesa nova
ĵletero
pri la sepa Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo
(Kanado) de la 11-a
ĝis
la 18-a de julio 2008.
-
Bankedo:
Nun denove eblas aliĝi al la bankedo! Ni decidis ŝanĝi ĝian lokon por
ebligi al pli da homoj partopreni en ĝi. Por aliĝi, bonvolu uzi la
aliĝilon de nia retejo (
http://www.take7.ca/aligxo.html); kaj, GRAVEGE,
se vi jam aliĝis al la kongreso kaj deziras nur kromaliĝi al la
bankedo, nepre alklaku la kvadrateton 'Mi jam aliĝis' -- tio simpligos
nian laboron! Post la manĝo okazos aŭkcio de malfacile troveblaj
esperantaĵoj profite al la Amerika Fondaĵo de UEA. Post tio aŭdiĝos la
multlingva koncerto de JoMo. Dancemuloj povos danci dumkoncerte. Se vi
ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu tiun okazon bone amuziĝi!
-
Programo:
Aperos post unu semajno kompleta programo, kun priskriboj de prelegoj,
laborgrupoj, ekskursoj kaj vesperoj. Ili estos ordigitaj ĉefe laŭ kvar
fadenoj: kongrestema, ĝenerala, movada/kleriga kaj ekskursa.
-
Ekzamenoj dum
TAKE 7: Bonvolu tuj aliĝi, se vi volas ekzameniĝi dum TAKE
7. Estas du eblecoj:
- Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA: Ili estas
tute en Esperanto. Kosto: pli malpli 50 $CAD, por kovri la ekzamenan
materialon (surloka pago sufiĉos). Du niveloj: baza kaj meza. La
ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika, skriba kaj parola. Vi
ricevos oficialan atestilon pri via lingva kapablo. La ekzamenoj
okazos, kondiĉe ke sufiĉe da homoj aliĝos al ili.
- Ekzamenoj de Usona Ekzamena Servo: Ili
okazos angle. Tri niveloj: baza, meza, supera. Kosto 10 $USD. Ĉiu
ekzameno daŭras proksimume du horojn. Sukcesintoj ricevos oficialan
atestilon. Necesas antaŭanonci vin al la administranto Doroteo Holland
(dorothyjeanh@gmail.com; telefone 805-967-5241).
-
Ekskursoj:
Rendevuoj por ĉiuj ekskursoj (antaŭkongresa, dumkongresa kaj
postkongresa) estos antaŭ UQAM-Loĝejo (adreso ĉi-sube), je la 9-a horo
matene.
- UQAM-Loĝejo: Tiuj,
kiuj mendis pere de TAKE 7, nenion devos krompagi surloke. Estas
kuireblecoj, sed por tio oni devas kunporti (aŭ surloke aĉeti)
kuirilojn kaj manĝilojn, ĉar ilin la loĝservo ne provizas. Lit- kaj
bantukoj, tamen, estas provizitaj en la ĉambroj. Je via alveno, vi
povos enloĝiĝi nur post la 16-a horo (4-a ptm), kaj, tage de via
foriro, vi devos liberigi la ĉambron antaŭ la 12-a (tagmezo). Jen la
franca nomo kaj adreso de UQAM-Loĝejo:
Les Résidences universitaires UQAM
303, boulevard René-Lévesque Est
Montréal H2X 3Y3
Telefono: 514-987-6669
-
Kongresejo: Vidu en nia retejo instrukciojn por atingi ĝin:
http://take7.ca/kongresejo.html. Tie vi trovos ankaŭ ligon al guglo-mapo speciale preparita por TAKE. Jen la ekzaktaj franca nomo kaj adreso de la kongresejo:
Pavillon J.-A.-De-Sève
320, rue Sainte-Catherine Est
Montréal, QC
H2X 1L7
-
Kunveturado:
Ni publikigos en la retejo petojn kaj proponojn pri kunveturado. Sendu
al retejo@take7.ca viajn nomon, retpoŝtadreson, urbon, daton de foriro
de via urbo, kaj daton de foriro de Montrealo por reveni hejmen,
indikante, ĉu vi petas aŭ proponas kunveturadon. Publikante viajn
retpoŝtadresojn, ni provos kaŝi ilin kontraŭ spamiloj.
-
Partoprenontoj:
Ni ĵus atingis 191 aliĝintojn al la komuna kongreso! 64 el Kanado, 71
el Usono, 18 el Eŭropo, 14 el Kubo, 10 el Meksiko, 4 el Suda kaj Centra
Ameriko, kaj 11 el aliaj landoj. Vi povas vidi, kiujn aliĝis, ĉe
http://take7.ca/aligxintoj.html.
La preparado de la kongreso bone progresas. Ni antaŭĝojas pro via
alveno kaj invitas vin informi viajn amikojn kaj samklubanojn pri TAKE
7! Ankoraŭ eblas aliĝi!
Noto: Regule vizitu la Esperantan sekcion de nia retejo, por vidi la lastajn informojn.
Marteno, nome de TAKE7-LKK
26-a de majo : Kvina
novaĵletero sendita (supren)
Saluton!
Jen la kvina novaĵletero
pri la sepa Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo
(Kanado) de la 11-a ĝis
la 18-a de julio 2008.
- Novaj elstaraj gastoj
por la komuna kongreso! Ni fieras anonci la partoprenadon de Hori Yasuo
(Japanio), Julián Hernández Angulo (Kubo), Humphrey Tonkin (Usono),
Mark Fettes (Kanado) kaj Rubén Ortiz Hernández (Gvatemalo).
- Programo:
Ni petas la kongresontojn, kiuj sendis proponon por la programo dum la
E-USA kongreso aŭ
TAKE 7, ke ili informu nin pri la daŭro
de la programero, bezono de teknikaĵoj,
preferata tempo por ĝi
(tago kaj dato, mateno aŭ
posttagmezo...). Ni ankaŭ
petas, ke vi sendu duonpaĝan
resumon por publikigo en la kongresa libro. Ĉio
tio atingu nin kiel eble plej baldaŭ,
prefere antaŭ
la fino de majo ĉe
programo@take7.ca. Antaŭajn
dankojn al vi.
- Kongresejo:
Nun estas retpaĝo
pri la kongresejo: http://www.take7.ca/kongresejo.html.
Tie troviĝas
informoj pri tio, kiel atingi la kongresejon diversmaniere. Ankaŭ
tieas ligilo al nova Guglo-mapo de Montrealo, speciala por TAKE 7! Ĝi
indikas la kongresejon, UQAM-Loĝejon,
Hotelon Lord-Berri kaj diversajn vidindaĵojn
kaj kvartalojn de Montrealo.
- Parkejo:
Malantaŭ
la kongresejo estas subtera parkejo, kiu kostas po 12 $CAD por ĉiu
tago.
- Retejo:
Ni aldonis la butonon 'Retejo-Mapo', kiu helpos vin pli rapide trovi
informojn pri TAKE 7.
- Antaŭkongresa kaj postkongresa
ekskursoj al respektive Kebeko kaj Otavo: Daŭre
restas kelkaj liberaj lokoj. Bonvolu mendi rapide antaŭ
la fino de majo!
- UQAM-Loĝejo: Ni rememorigas,
ke post la 31-a de majo ni ne povos garantii lokon en UQAM-Loĝejo.
Se vi mendis, sed ne pagis, bonvolu pagi antaŭ
la fino de majo por certigi lokon! Tio ne validas por tiuj, kun kiuj ni
interkonsentis, ke ili surloke pagos.
- Kursoj por komencantoj:
Informu viajn amikojn kaj samklubanojn, ke dum TAKE 7 estos baza kurso
por komencantoj. Jen bona ebleco lerni Esperanton en internacia etoso.
La semajna kotizo al TAKE 7 inkluzivas partoprenon al la kurso, do ne
necesos ajna krompago. La kurso okazos, nur se sufiĉe
da homoj aliĝos
al ĝi.
- Ekzamenoj de
ILEI/UEA/E-USA: Ne forgesu tuj aliĝi,
se vi volas ekzameniĝi
dum TAKE 7. La kosto estas 50 $CAD por kovri la ekzamenan materialon.
Estos du niveloj, baza kaj meza. Vi ricevos oficialan atestilon pri via
lingva kapablo. La ekzamenoj okazos, nur se sufiĉe
da homoj aliĝos
al ili.
- Partoprenontoj:
Ni ĵus
atingis 174 aliĝintojn
al la komuna kongreso! 62 el Kanado, 58 el Usono, 17 el Eŭropo,
14 el Kubo, 9 el Meksiko, 4 el Suda kaj Centra Ameriko, kaj 11 el aliaj
landoj. Vi povas vidi kiujn ĉe
http://www.take7.ca/aligxintoj.html.
Tie estas eĉ
ligilo al Guglo-mapo kun la logxlokoj de ĉiuj
aliĝintoj!
Bonvolu atenti la limdaton je la fino de
majo: en junio, la aliĝokotizo
kreskos. Tiam, krome, loĝado
en UQAM-Loĝejo
kaj ekskursoj daŭre
mendeblos, sed ni ne plu povos garantii lokon.
La preparado de la kongreso bone
progresas. Ni antaŭĝojas
pro via alveno kaj invitas vin informi viajn amikojn kaj samklubanojn
pri TAKE 7!
9-a de aprilo :
Kvara novaĵletero sendita (supren)
Saluton,
Jen estas la kvara novaĵletero pri la
sepa Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo (Kanado)
de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008.
Programo: Pli detala programo estos
publikata en la retejo post nelonge. Aperos horaro, prelegontoj, temoj
kaj aktivaĵoj. Kompreneble ĝi ankoraŭ povos ŝanĝiĝi ĝis julio.
Bankedo: Ne plu eblas mendi la bankedon,
ni atingis la limon de 80 personoj. La salono ne povos akcepti pliajn
gastojn.
Antaukongresa ekskurso tra Kebekio: Ni
havas sufiĉe da partoprenontoj por ĝin okazigi, kaj daŭre restas kelkaj
liberaj lokoj. Bonvolu mendi rapide!
Postkongresaj ekskursoj: La
postkongresoj al Kebeko kaj al Otavo okazos nur se almenaŭ 6 personoj
aliĝos. Ne forgesu ke la limdato estas la 31-a de majo.
Kursoj por komencantoj: Informu viajn
amikojn kaj samklubanojn ke dum TAKE 7 estos baza kurso por
komencantoj. Jen bona ebleco lerni esperanton en internacia etoso. La
semajna kotizo al TAKE 7 inkluzivas partoprenon al la kurso, do ne
necesos krom pagi ion. La kurso okazos nur se sufiĉe da homoj aliĝos al
ĝi.
Ekzamenoj de ILEI/UEA: Ne forgesu tuj
aliĝi se vi volas ekzameniĝi dum TAKE 7. La kosto estas 50$ por kovri
la ekzamenan materialon. Estos du niveloj, baza kaj meza. Vi ricevos
oficialan atestilon pri via lingva kapablo. La ekzamenoj okazos nur se
sufiĉe da homoj aliĝos al ili.
Ekzamenoj de E-USA: Tradicie dum la
landa kongreso de E-USA estas lingvaj ekzamenoj en la angla. Se vi
volas partopreni ilin, bonvolu indiki tion. Notu ke ili estas malsamaj
al tiuj de ILEI/UEA.
Partoprenontoj: Ni ĵus atingis 151
aliĝintojn al la komuna kongreso! 54 el Kanado, 52 el Usono, 16 el
Eŭropo, 14 el Kubo, 7 el Meksiko, 3 el Sud-Ameriko, kaj 5 el aliaj
landoj. Vi povas vidi kiujn en http://www.take7.ca.
Guglo-mapo aperis, kun lokoj de ĉiuj aliĝintoj!
La preparado de la kongreso bone
progresas, ni aranĝis la bazan loĝistikon, finpretigas la programon,
kaj aldonadas novajn informojn en nia retejo. Ni antauĝojas pro via
alveno kaj invitas vin informi viajn amikojn kaj samklubanojn pri TAKE
7!
15-a de marto : Tria
novaĵletero sendita (supren)
Saluton,
Jen novaĵoj pri la sepa Tut-Amerika
Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo (Kanado) de la 11a ĝis 18a
de Julio 2008.
Retejo: Regule
konsultu la retejon por vidi la ŝanĝojn en la programo, la liston de
partoprenontoj kaj la novaĵojn: www.take7.ca
Kongresejo: UQAM
gastigos TAKE-7-on kaj la E-USA-kongreson! La "Kebekia Universitato en
Montrealo" (UQAM) estas la plej granda universitato en franclingvio,
kaj ĝi ĉefe fakas pri artoj, komunikado, homaj sciencoj, ekologio kaj
politiko. La universitato lokiĝas meze de la t. n. "latina" kvartalo,
la kultura centro de Montrealo, kiun ĉirkaŭas diversaj vizitindaj
kvartaloj kiel la malnova, la spektakla, la ĉina kaj la geja. Tajpu 'UQAM
MONTREALO' ĉe Google Maps kaj vi tuj trovos ĝian situon.
Studentaj loĝejoj:
Ju pli rapide vi mendos, des pli bone. Ni ofertas tri kategoriojn inter
55 CAD (kanadaj dolaroj) kaj 110 CAD nokte. Bonvolu noti ke la limdato
por rezervi ĉambron en UQAM-loĝejo estas la 31-a de marto 2008. Eblos
mendi post tiu dato, sed ni ne povos garantii al vi lokon en ĉiuj
kategorioj.
Hotelo: Ni
sugestas la hotelon "Lord Berri", kiu apudas la kongresejon (http://www.lordberri.com). Indiku, ke vi partoprenos en "Esperanta
kongreso": vi profitos rabaton! Tie okazos la bankedo kaj la estraraj
kunsidoj de E-USA.
Bankedo: La bankedo komuna
por la TAKE-7- kaj E-USA-kongresoj okazos dimanĉe vespere. Notu, ke la
salono ebligas nur al 80 personoj bankedi. Ni vere ne povos akcepti eĉ
unu plian personon! Por nur 30 CAD, estos bufedo, kaj JoMo poste
koncertos. Ne okazos la anoncita danco pro spacomanko. Ni pardonpetas!
Antaŭkongreso: Ĝi estas
limigita al 15 ekskursantoj. Jam 8 aliĝis, do restas nur kelkaj lokoj.
Notu, ke ne plu eblas mendi privatan ĉambron kun banejo. Vi malkovros
la urbon Kebeko (la ĉarman ĉefurbon de Kebekio, festantan sian
400-jariĝon!), la indianan kulturejon Ŭendake, la historian kebekian
vilaĝon en Drummondville kaj la natur-biosferon de Lago Sankta-Petro.
Postkongresoj: Ni proponas
du postkongresajn ekskursojn, unu al Kebeko kaj alian al Otavo (ĉefurbo
de Kanado). Bonvolu uzi la aliĝilon (paperan aŭ retan) por aliĝi al
tiuj ekskursoj. La limdato por aliĝi estas la 31-a de majo 2008.
Ekzamenoj: Okazos
ILEI-UEA-ekzamenoj por oficialigi vian regon de Esperanto. Vi devas
nepre antaŭaliĝi por rajti ekzameniĝi dum la kongreso. La ekzameno
kostas 50 CAD/USD. Tuj skribu al ni, se vi interesiĝas pri tio. Baldaŭ
eblos aliĝi al la ekzamenoj pere de la TAKE-7-retejo.
Kursoj: TAKE 7 estas
malfermita al ne-Esperantistoj dezirantaj lerni Esperanton. Ne estos
plia kosto por partopreni la kursojn: paginte la kongresan kotizon, vi
povos partopreni ilin. Informu nin antaŭ la fino de majo kaj varbu
viajn amikojn kaj samklubanojn!
Elstaraj gastoj:
Partoprenos la fama franca kantisto JoMo, Maritza Gutiérrez González de
Kubo, Atilio Orellana Rojas de Argentino kaj José Antonio Vergara de
Ĉilio. Vi povos lerni pli pri ili ĉe http://www.take7.ca/gastoj.html.
Partoprenontoj:
Nun estas 117 aliĝintoj al la komuna kongreso! 45 el Kanado, 30 el
Usono, 15 el Eŭropo, 13 el Kubo, 6 el Meksiko, 3 el Sud-Ameriko, kaj 5
el aliaj landoj.
Multe da laboro atendas la LKK-on
por prepari la kongreson, sed ni entuziasme aktivas por pretigi ĉion.
Bonan printempon!
5-a de januaro : Dua
novaĵletero sendita (supren)
Jen la enhavo de la dua novaĵletero :
Saluton,
Kvankam vintro apenaŭ komencis oficiale
en Montrealo, ni ĵus ricevis trian neĝŝtormon, kun pli ol unu
metro da falinta neĝo entute! Dume, ni, la LKK-anoj, bone progresas en
la organizado de la kongreso, sed ankoraŭ
restas multe por fari. Jam restas nur ses monatoj antaŭ la malfermo de
TAKE-7 en Montrealo!
Ni deziras anonci al vi, ke la informoj
pri la ekskursoj antaŭkongresaj kaj postkongresa estas disponeblaj en
nia retejo ĉe http://www.take7.ca/. Tiuj ekskursoj permesos al vi
viziti plurajn urbojn proksime de Montrealo,
kiel Otavon kaj Kebekon (ĉi lasta festas sian 400-jariĝon ĉi-jare!). Vi
do povas aliĝi nun al tiuj ekskursoj
en la ‘Kiel aliĝi’-sekcio de nia retejo, samtempe aliĝante al TAKE-7.
Se vi jam aliĝis al la kongreso, uzu la
saman retan formularon, sed alklaku la kvadrateton titolitan "Mi jam
aliĝis aŭ ne volas aliĝi".
Ekde la unua de januaro, la aliĝkotizo
de TAKE kreskis de 75 $CAD al 100 $CAD por la tutsemajna kotizo. Kiel
interkonsentite kun la Esperanto-USA estraro, aliĝo al TAKE aŭ al la
E-USA kongreso ankaŭ permesos la
partoprenadon al la alia kongreso, sen aldona kosto!
Ĝis nun 70 homoj aliĝis al TAKE-7! El
tiuj, 29 estas de Kanado, 13 de Kubo, 11 de Usono, 8 de Eŭropo, kaj 9
de aliaj landoj. Vi povas vidi la tutan liston en la 'Aliĝintoj'-paĝo
de la 'Kiel aliĝi'-sekcio de nia retejo.
Alia novaĵo: la fama esperantista
multlingva kantisto JoMo (Jean-Marc Leclercq) anoncis sin, kaj kantos
en
nia kongreso!
Ni deziras al vi feliĉan novjaron, kaj ni esperas vidi vin en 2008 dum
TAKE!
14-a de oktobro :
Unua novaĵletero sendita (supren)
Jen la enhavo de la unua novaĵletero :
Mi ĝojas sendi al
vi la unuan novaĵleteron pri la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto.
La Loka Kongresa Komitato renkontiĝis jam dekfoje por organizi la plej
bultan, interesan kaj entuziasmigan kongreson eblan!
Jam 18 homoj kompletigis sian aliĝon al
nia kongreso, 9 monatojn antaŭ ĝia inaŭguro. Tio feliĉigas nin, kaj
kuraĝigas nin por organizi kaj plani la kongreson. Estas tempo varbi
pri la kongreso, precipe al eksternordamerikanoj, por ke ili povu
ĝustatempe plani sian vojaĝon al Montrealo, ĉefe pri vizoj kaj
invitleteroj.
La LKK sukcese skribis la provizoran
programon de la kongreso, havebla en nia retejo. Estas planataj du
spektaklaj vesperoj, unu kebekia, kaj alia latinamerika, kaj filma
vespero en la kinejo de la Naci-Filma Oficejo, prezentante senparolajn
filmetojn. Unu vespero estas rezervita por ĝui la montrealajn
festivalojn kaj aktivecojn ekstere, kun gvidantoj. Partoprenantoj povos
ĉeesti bankedon, kun aldona kosto. Finfine, duon-tagaj ekskursoj okazos
tra nia urbo. Por tiuj kiuj volas ĝui pli de Kebekio, ni okazigos
kvin-tagan antaŭkongreson tra kvar urboj, kaj du-tagan postkongreson al
Kebekurbo, festante ĝian 400-jariĝon.
En la retejo de TAKE7, vi nun povas
malkovri la kongresurbon trimaniere: legante 'sciindaĵojn' pri
Montrealo kaj de ĝia loĝantaro, priskribante kutimojn kaj servojn de la
urbo; vizitante la urbon 'virtuale' tra multaj fotoj kaj priskriboj
rilate al ĝiaj buntaj kvartaloj kaj ĝia historio; kaj spektante
filmetojn pri Montrealo kaj ĝiaj historio, festivaloj kaj kulturo.
Vortfine, mi ŝatus diri al vi ke gravas
via partopreno por certigi la sukceson de TAKE7. Ne hezitu komuniki al
ni demandojn, ideojn kaj sugestojn, ĉu pri la retejo, pri la programo,
aŭ aliaj aferoj; ni provos plejeble helpi al vi veni kaj ĝui la
kongreson, kaj kontribuigi vin al ĝi. Ne estas nur nia kongreso, sed
ankaŭ via! Kaj eĉ ĉies! Ni bonvenigas vin en Montrealo!
1-a de aŭgusto : Novaj
reklamiloj (supren)
Helpu nin diskonigi TAKE7-on per la jenaj novaj
reklamiloj.
|
Informfolio
|
Afiŝo
Reĝa monto
|
Afiŝo
Riopel-fontano
|
Afiŝo
Ŝtona fono
|
Afiŝo
Simpla
|
Bildeto
por retligiloj
|
|
|
|
|
|
|
|
1-a de julio 2007 -
Oficiala lanĉo (supren)
Bonvenon al la
retejo de TAKE7! Post iom pli ol unu jaro, okazos tie-ĉi en Montrealo
la Sepa Tut-Amerika
Kongreso de Esperanto. La Loka Kongreskomitato jam komencis labori de
pluraj monatoj por prepari tiun
eventon. Kiel vi vidas, la retejo jam havas bazajn informojn, inkluzive
de aliĝilo. Ankaŭ prezentiĝas skeleto
de la planata programo, servoj provizotaj de la LKK kaj informoj pri la
gasturbo Montrealo.