Jen servoj kiujn la LKK-komitato ofertas por helpi esperantistojn partopreni en TAKE7. Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin retpoŝte al: informo@take7.ca.

Loĝado

    La Loka Kongresa Komitato de TAKE7 rekomendas kaj peras loĝservon ĉe loĝejoj de UQAM (Universitato de Kebekio en Montrealo). Tiuj komfortaj loĝejoj troviĝas meze de la latina kvartalo, urbocentre. Bonvolu rezervi kaj antaŭpagi viajn ĉambrojn per la aliĝilo. La prezoj, en kanadaj dolaroj ($CAN), inkluzivas impostojn kaj administrajn kostojn. Usonanoj povas ankaŭ pagi al Esperanto-USA per usonaj dolaroj. Bonvolu noti ke la limdato por mendi loĝejo ĉe UQAM estas la 31-a de majo 2008.

Nomo
prezo po nokto
Priskribo
Studio Suite
$110 po ĉambro
Privata loĝejo : ĉambro (duobla lito), eta kuirejo, manĝejo/ripozejo kaj banejo/duŝejo.
Inkluzivata : klimatizilo, televidilo, litotukoj; ne inkluzivata : teleroj, kuiriloj, ktp.
Pliaj detaloj : http://residences-uqam.qc.ca/hotel
Studio
$80 po ĉambro
Privata ĉambro (duobla lito) kun kuirejo kaj duŝo.
Ne inkluzivata : teleroj, kuiriloj, ktp.
Pliaj detaloj : http://residences-uqam.qc.ca/hotel
Multi-8
$55 po persono
8 privataj ĉambroj (unuopaj litoj), komunaj manĝejo/ripozejo kaj kuirejo; 3 banejoj.
Pliaj informoj : http://residences-uqam.qc.ca/hotel

    Por nepagipovuloj, estos kelkaj eblecoj loĝi ĉe montrealaj esperantistoj. Bonvolu informiĝi ĉe nia LKK ĉe logxigo@take7.ca.

    En Montreala Latina Kvartalo estas ankaŭ aliaj loĝeblecoj. Inter iom pli luksaj gastejoj, ni sugestas hotelon Lord Berri. Bonvolu mencii ke vi estas partoprenanto de Esperanto-kongreso por ricevi rabaton. Estas ankaŭ kelkaj junulargastejoj. Aventuremuloj povas ankaŭ provi ĉe ne-esperantistaj senpagaj servoj kiel Hospitality Club kaj Couch Surfing.

Vizoj kaj Invitleteroj por eksterlandanoj

    Certaj eksterlandanoj bezonos vizon por eniri Kanadon. Bonvole kontrolu ĉe kanada ambasado aŭ konsulejo en via lando ĉu vi bezonos vizon kaj eventuale eĉ kanadan invitleteron. Laŭbezone komunikiĝu kun s-ro Kenneth Price, la sekretario de la Kanada Esperanto-Asocio en Toronto, je vizo@take7.ca. Atentu ke havigo de vizo povas daŭri ĝis ses monatojn.
 

Pasporto

    Por vojaĝi al Kanado, pasporto estas la plej taŭga ilo, eĉ por usonanoj. Se usonanoj planas partopreni TAKE7, ni forte sugestas ke vi ne atendu kaj tuj akiru taŭgan identigilon por iri kaj reveni de Kanado. Pasporto jam estas necesa per aviadilo ekde januaro 2007, kaj ĝi plej probable estos necesa ĉiamaniere ekde januaro 2008, inter Kanado kaj Usono.
 

Monpetoj

    La Amerika Komisiono de UEA, Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo Kebekia kunordigas donacojn por helpi al kelkaj nepagipovaj amerikaj esperantistoj partopreni en TAKE7. Por pliaj informoj, bonvole komuniku kun ni ĉe monpeto@take7.ca.

 

Hejmpaĝo - Supren