
Argentina E-Ligo : Sukcesa okazigo de la Jarasembleo
La 13-a de oktobro 2007, en la sidejo de Bonaera E-Asocio, okazis la Jarasembleo de AEL, kiu estis grava atingo por pritrakti la nunan situacion kaj starigi diversajn programojn por estonta aktivado. Ĉeestis dudeko da esperantistoj el: Neuquén, Florida, Pres. R. Sáenz Peña, Capital Federal, Caseros, Rosario, Escobar kaj Villa Ballester. legi pli »
Unua esperantista aktivulo en Bariloche estis arkitekto Heriberto Reichart. Danke al ties influo Werner Schad daŭrigis la agadon favore al la plej idealisma lingvo, ekde la okdekaj jaroj, post la bedaŭrinda forpaso de la esperantista arkitekto.
Dum vizito de Silvia Rottemberg (tiama prezidantino de AEL), Rubén Diaconu (eks-prezidanto de AEL), Rodolfo Calógero (elstara aktivulo dum jardekoj) fariĝis ideo establi Barilochean Esperanto-Rondo. Oni elektis s-inon Delia Rebagliati kiel prezidantinon kaj Werner Schad kiel sekretarion. Tio okazis la kvinan de aprilo 1996. legi pli »