Kampanjo Esperanto al Ameriko
zorge de la Amerika Komisiono de UEA
Informoj:
Maritza Gutierrez (mgglez@enet.cu) aŭ
Martin Schäffer (Esperantst@gmail.com)
La amerika komisiono de UEA kreis specialan kampanjon kun la celo decide antaŭenpuŝi al Esperanto en Ameriko, per portado de ĝi ĝis la plej malproksimaj limoj, kie nun Esperanto-parolantoj ne estas aŭ estas tre malmultaj. Se vi volas vi ankaŭ povas elŝuti la informon pri la Kampanjo "Esperanto al Ameriko" en la formato PDF.

Por fari tion ni devas fari multajn konkretajn aferojn:
La Amerika Komisiono volas realigi la taskojn, ĉar ili estas tre gravaj kaj pro tio ni daŭre bezonas vian helpon por pagi la informan laboron, la instruan laboron kaj ĉefe pagi rondvojaĝojn, instruvojaĝojn kaj simile.
Ni do tre ĝojus se vi povus helpi en tiu grava projekto kaj donaci monkvanton al:
a) Amerika Fondaĵo / sendo al iu UEA-konto (vd. http://uea.org/asisto.html) indikante ke la donaco estas por la Amerika Fondaĵo /
Nepre indiku ankaŭ: Projekto: Esperanto al Ameriko
b) En Germanio al la fondaĵo Mondo, kontonumero: 151100004, Stuttgarter Volksbank, Bankleitzahl: 600 901 00
Pagantoj al la konto de la fondaĵo Mondo povas ricevi donackvitancon por rericevi parton de la pagitaj impostoj.
Donacantojn ni regule informos pri progresoj kaj sukcesoj.
Jam nun senteblas la unuaj rezultoj de nia agado en Ameriko. Reaperis la retpaĝoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj Venezuela Esperanto-Asocio pere de la helpo de la Amerika Komsiono.
Krome aperis 4-kolora varbfolio pri Esperanto (ankaŭ helpe de Germana Esperanto-Asocio) por la landaj asocioj de Meksiko kaj Kubo. En 2010 ni planas eldoni tiun varbfolion ankaŭ por Kolombio, Venezuelo kaj Peruo. En somero 2009 okazis trejnseminario por aktivuloj en la urbo de Meksiko helpe de la kunordigantino de la Amerika Komisiono, Maritza Gutierrez Gonzalez.
En 2010 ni planas aranĝi trejnseminarion kaj kurson por komencintoj (speciale Lernu-uzantoj kiuj poste partoprenos dum UK kaj IJK) en Kubo kunlabore kun ILEI. Krome ni antaŭvidas promesplenajn perspektivojn pri volontulo kiuj instruos Esperanton en Bolivio, Peruo kaj Ekvadoro aŭ en Meksiko kaj centroameriko.
Se vi havas demandojn al ni bv. ne heziti kontakti nin. Ni volonte respondos al viaj demandoj:
Amike,
Maritza Gutierrez, mgglez@enet.cu
(kunordiganto de la Amerika Komsiono de UEA)
Martin Schäffer, Esperantst@gmail.com (kunordiganto de la projekto)
Renato Corsetti, renato.corsetti@gmail.com
(konsilanto de Amerika Komisiono de UEA)
| Alkroĉaĵo | Grandeco |
|---|---|
| EsperantoalAmeriko.pdf | 132.88 KB |