• Esperanto 

Historio de Esperanto en Brazilo

Notoj pri la historio de E-o en Brazilo

Kiu estis la unua brazila urbo listigita en la "Adresaroj" de Zamenhof? Multaj brazilaj esperantistoj mem ne konscias pri tio. Respondo: Porto Alegre, ĉefurbo de la plej suda brazila ŝtato Rio Grande do Sul, danke al Arno Phillip, redaktoro de Deutsche Zeitung. Tiu nomo estas listigita sub n-ro 3846 en la Adresaro n-ro XVII, oktobro 1895 - januaro 1897. Laŭdire, Phillip jam en 1894 verkis favore al Esperanto. En la sama epoko, Lingvo Internacia, eldonita en Uppsala, havis inter siaj abonantoj por 1896 la nomon de Francisko V. Lorenz, aŭtoro de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj. Lorenz, elmigrinte en 1890 al Brazilo, loĝis en São Feliciano (R. G. do Sul). La sama revuo prezentis en la sekvaj jaroj aliajn nomojn de abonantoj en Brazilo.

En numero de Revista Brasileira, en aprilo 1898, verkisto (kaj estonta deputito) Medeiros e Albuquerque publikigis longan artikolon pri Esperanto, menciante aliajn planlingvojn. En la fino li klarigis pri la gramatiko kaj la ĉefaj elementoj, kaj konsilis ke la legantoj akiru la E-manlibron de Louis de Beaufront kaj ĝian portugalan tradukon, faritan en Portugalio de J. H. Ferreira. En la sama (!) semajno, Arthur Azevedo publikigis favoran opinion pri la nova internacia lingvo en sia konstanta rubriko ĉe la ĵurnalo O País, en kiu li reproduktis la esperantlingvan version de "Patro Nia" kaj leteron en Esperanto de Jácome Martins Baggi de Araújo, supera juĝisto en Petrópolis (ŝtato Rio de Janeiro). Baggi de Araújo fariĝis la unua grava disvastiganto de Esperanto en Brazilo. Li, influa homo en juraj medioj, deklaris sin "spontana propagandisto" kaj aliajn juristojn li allogis por Esperanto.

Multaj ĵurnaloj kaj almanakoj tra la lando aperigis artikolojn pri Esperanto, sed ĉiuj esperantistoj agadis izolitaj, sen komuna organizo por la informado. Unu el tiuj aktivaj pioniroj estis juna studento en ŝtato Minas Gerais, Caetano Coutinho, kiu inter 1899 kaj 1905 sendis centojn da ekzempleroj de portugala E-lernolibro al redakcioj kaj interesatoj. Coutinho, laŭ peto de la aŭtoro mem, Théophile Cart, portugaligis Esperantan lernolibron, kiun eldonis Hachette. Tiel aperis la unua E-libro por brazilanoj.

La 17-an de marto 1906, João Keating (1868-1925), instruisto de la franca kaj la itala lingvoj, kaj Tobias Rabello Leite, fervojinĝeniero, fondis en Campinas, ŝtato São Paulo, la unuan Esperanto-grupon en Brazilo, "Suda Stelaro". Tobias Leite estis aŭtoro de la unuaj vortaretoj en Brazilo (BEL, 1907) kaj de konversacia gvidlibreto portugala-Esperanta (eldonita de fama eldonejo en Campinas, Casa Genoud, 1909), en kiu la vortoj kaj frazoj estas distribuitaj laŭ temoj. En Majo 1906 Everardo Backheuser komencis serion da lecionoj en ĵurnalo O País en Rio de Janeiro. Rapide ekvenis leteroj en Esperanto de lernantoj kaj tio instigis Backheuser krei E-klubon. Tial en la 29-a de junio, en la sidejo de la ĵurnalo mem, oni fondis Brazilan Klubon de Esperanto. En la sama jaro, en São Paulo fondiĝis la virina grupo "Matena Stelo" kaj en Rio la grupo "Espero Katolika", inter deko da aliaj kluboj tra la lando.

Ankoraŭ en 1906, la menciita Medeiros e Albuquerque sukcesis, ke Brazilo oficiale dekretu Esperanton plene "klara lingvo por telegrafio", uzebla en enlanda servo. Brazilo estis la unua lando kiu tion faris, dudek jarojn antaŭ la sama rekomendo de Universala Telegrafa Unio.

En tiu tempo alvenis al Rio la juna franco Paul Berthelot (fondinto de la revuo Esperanto), kiu kontribuis ne nur al la lingva plispertigo de brazilaj esperantistoj, sed ankaŭ al la propagando. Li plurfoje faris kursojn per la rekta metodo. Berthelot mortis pro tuberkulozo en 1910 (28-jara), en fora Conceição do Araguaia, ŝtato Pará.

En 1907 kreiĝis Brazila Revuo Esperantista (poste: Brazila Esperantisto), redaktata de Backheuser, Alberto Vieira kaj Reynaldo Geyer. Dum la unua Brazila Kongreso de Esperanto, la 21-an de julio 1907, oni decidis pri la fondiĝo de Brazila Ligo Esperantista (ekde 1949: Brazila Esperanto-Ligo). En 1908 la revuo fariĝis oficiala organo de la Ligo.

Multaj leĝoj favoris aŭ almenaŭ permesis la instruadon de Esperanto en lernejoj. La unua leĝo en 1913 permesis tion en la ŝtato Rio de Janeiro. En 1918 (respektive 1919), publikiĝis leĝoj kiuj permesis la nedevigan instruadon en porinstruistaj kaj mezgradaj lernejoj en la ŝtato Sergipe kaj en la regiono de la tiama ĉefurbo Rio de Janeiro. La brazila delegito ĉe Ligo de Nacioj subskribis la proponon kiu rekomendis la instruadon de Esperanto en lernejoj. En 1932 oni kreis E-katedron en Universitato Populara de Recife. Tra la jaroj, simile okazis en diversaj landopartoj. En 1968, la nacia Departemento pri Baza kaj Meza Instruado de la Ministerio pri Edukado komunikis, ke la Federacia Konsilantaro pri Edukado agnoskas la valoron de Esperanto kaj rekomendas la nedevigan instruadon. Nuntempe estas tri Esperanto-kursoj en universitatoj kaj du en mezgradaj lernejoj.

Brazila Esperanto-Ligo (BEL) akiris la statuson de Publika Utilo Federacia, laŭ Dekreto 4356 de la 26-a de oktobro 1921. Dum la centjariĝo de la nacia sendependiĝo (1922), la sekretario de BEL, J. B. de Mello e Sousa, samtempe estis sekretario de la plenumkomitato de nacia ekspozicio organizita de la brazila registaro. Ne surprize, do, ke bela kaj granda oficiala broŝuro estis eldonita en Esperanto. Mello e Sousa, dum jaroj tre aktiva, reprezentis la registaron ankaŭ en Universala Kongreso. Li estis frato de konata brazila verkisto J. C. M. e Sousa (kiu famiĝis sub pseŭdonimo Malba Tahan).

En 1933, Brazila Esperanto-Ligo fariĝis Landa Asocio de UEA. Ĝi havis budon en la famaj Specimenaj Foiroj de Rio de Janeiro, por kiuj en 1935 kaj 1936 la memoraj oficialaj poŝtmarkoj havis tekston en la portugala kaj en Esperanto. Cetere, Brazilo estas inter tiuj landoj kiuj eldonis plej multajn poŝtmarkojn en aŭ pri Esperanto (entute ok, en 1935, 1936, 1937, 1945, 1959 kaj 1981) kaj tre multajn poŝtajn stampojn. En la 30-aj jaroj, Esperanto ĝuis reputacion en altaj brazilaj poŝtaj rondoj. Du grandaj serioj de oficialaj turismaj bildkartoj kun surpresita poŝtmarko (entute kvindek malsamaj, nun raraj kolektaĵoj) prezentis portugalajn kaj esperantajn tekstojn. Propaganda materialo de la poŝto mem, kiel afiŝoj kaj kartoj, estis eldonita en la lingvo. Por tiuj atingoj certe aktive agis Alberto Couto Fernandes (1871-1946), instruisto, tradukisto kaj vortaristo de Esperanto, kiu en la Nacia Telegrafo havis estrajn postenojn. De 1910 ĝis sia morto sinsekve reelektita prezidanto de BEL, Couto Fernandes havis gvidan rolon en pluraj societoj, katolikaj kaj geografiaj.

La agado de FEB - Brazila Spiritisma Federacio - grave kontribuis ekde 1909 al la disponigo en Brazilo de E-lernolibroj kaj vortaroj. Pro la laboro de Ismael Gomes Braga (1891-1969) estis tre intensa eldona agado de FEB favore al Esperanto de post 1937 ĝis la nuntempo, kaj tiel efika estis la varbado laŭlonge de la jardekoj, ke eĉ pri malneŭtraleco oni akuzis la brazilan movadon. BEL, tute neŭtrala, provas kompense pli aktive varbi por Esperanto ĉe aliaj religiaj homgrupoj.

Grava organizo, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, fondiĝis en Rio de Janeiro en 1951, kaj ĝiaj imponaj seminarioj, kvazaŭ naciaj kongresoj, okazis inter 1966 kaj 1983.

En 1957 brazilaj esperantistoj fondis la societon Bona Espero. Ĝi fariĝis fama pro socia agado kaj ankaŭ pro instaliĝo de ties lernejo en fora bieno, en mezlanda Alto Paraíso de Goiás. La plej vigla agado de Bona Espero komenciĝis post la enmigro de gesinjoroj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj ĝin estras de post 1974.

Federacia Universitato de Ceará starigis en Fortaleza la t.n. "Kulturdomojn", apartajn konstruaĵojn por instruado kaj vivigo de fremdaj lingvoj. De 1965 ĝis 1998 funkciis tie E-Kulturdomo.

En la mezo de la 60-aj jaroj estis disigitaj tra la lando multaj grupoj de junaj esperantistoj, kiuj havis kulturajn kaj sportajn agadojn; floris junulara movado aparte en la ŝtatoj Rio de Janeiro kaj Ceará. De 1964 Aloísio Sartorato, Paulo Sérgio Viana, Francisco Wechsler kaj aliaj kunvenadis en la sidejoj de BEL kaj KKE por diskuti pri la starigo de Landa Sekcio de TEJO en Brazilo. Tute malproksime, en Fortaleza, paralele sama penso aperis ĉe entuziasma rondo de gejunuloj, inter ili Carlos Lima Melo, César Barros Leal kaj Roberto Passos Nogueira. La du grupoj renkontiĝis en Brazila Kongreso kaj decidis por tiu celo unue formaligi lokajn grupojn. Tiel naskiĝis Guanabara E-Junularo kaj Ceará E-Junularo. Sekve, en urbeto Santos Dumont (Minas Gerais), kadre de la II-a Seminario de Esperanto de KKE (1967), trideko da ĉeestantaj junuloj decidis fondi BEJO-n, la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon. En la sekva jaro, BEJO akceptiĝis kiel Landa Sekcio de TEJO.

Komence de la 70-aj jaroj, dum diktatura periodo de seriozaj limigoj al individuaj liberecoj kaj samtempe forta rezista opozicia movado, tri anoj de BEJO en Natal (en la nordorienta ŝtato Rio Grande do Norte) estis arestitaj pro sia paralela politika pamfletado. Oni suspektis la lokan junularan E-klubon pro tio ke ĝi ricevis periodaĵojn el Bulgario, Ĉinio kaj la baltaj respublikoj. Iuj surkoridore "rekomendis" al la tieaj lernantoj ĉesigi la studadon de la lingvo, "ĉar ĝi estas la lingvo de Kubo".

Novan aparte viglan periodon BEJO spertis ekde 1975, kun la aktivado de Néia Lúcia Souza kaj Ciro Gomes de Freitas, inter aliaj. Oni jam realigis 22 BEJK-ojn, Brazilajn Esperantistajn Junularajn Kongresojn. Ekde 1993 ili okazas samtempe kaj samloke kun la Brazilaj Kongresoj de BEL. Post 1996 la starigita Rebato-Servo de BEJO kunligis centon da homoj el ĉiuj aĝoj ĉirkaŭ leterkampanjoj kontraŭ misinformaj gazetaraj artikoloj.

Unu el la malhelpoj (iasence pozitiva) al la starigo de forta, ekskluzive porjunulara movado de Esperanto en Brazilo estas la preskaŭ plena integriĝo de junaj esperantistoj al la lokaj kaj tutlandaj strukturoj de la movado. Junaj esperantistoj fariĝas instruantoj, estraranoj, eĉ prezidantoj de lokaj E-kluboj kaj ĝenerale plenharmonie interagas kun la aliaj generacioj.

Elstaraj verkistoj, poetoj kaj tradukistoj estis nombraj inter la brazilaj esperantistoj: Porto Carreiro Neto, Ismael Gomes Braga, Sylla Chaves, Geraldo Mattos, Leopoldo Knoedt, Benedicto Silva, Roberto Passos Nogueira estas nur kelkaj inter multaj menciindaj. En la suda urbo Chapecó, eldonejo Fonto, de Gersi Bays, estas grava por la brazila kaj internacia kultura komunumo de esperantistoj, kun la multjara beletra revuo Fonto kaj granda serio de eldonitaj libroj originalaj kaj tradukitaj. Jam de pluraj jaroj Prof. Evaldo Pauli, prezidanto de Filozofia Asocio Tutmonda, kunordigas en Florianópolis la kompilon de ampleksa "Enciklopedio Simpozio", kun subteno de la Federacia Universitato de Santa Catarina.

En 1973, krizo ekestis. Kultura Kooperativo de Esperantistoj proponis sin kiel peranton de UEA kaj la Komitato de UEA en Beogrado aprobis la nomumon de tiu dua Landa Asocio de UEA en Brazilo. BEL proteste eksiĝas kiel Landa Asocio.

Brazila Konsilantaro de Esperanto estis fondita jam en 1974, sub la prezido de Francisco Almada, kun la celo unuigi la nacian movadon. Ĝi sukcese efektivigis kvar kongresojn (Juiz de Fora 1980, São Paulo 1981, Brasília 1982 kaj Olinda 1983).

En 1975 kreiĝis ILEI-Sekcio por Brazilo, ĝis 2002 daŭre sub la gvido de profesorino Elvira Fontes (Honora Membro de UEA).

Sylla Chaves fariĝis prezidanto de BEL en 1977, kaj danke al liaj demarŝoj la Ligo denove fariĝis dua Landa Asocio de UEA. Okazas kontaktoj por realproksimiĝo de la naciaj organizoj.

Malgraŭ la movada krizo, en 1978 okazis en urbo Marília la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, kun 420 partoprenantoj el 11 landoj. En Marília, la prezidantoj de la tri naciaj E-organizoj, Sylla Chaves por BEL, Braz Cosenza por KKE kaj Francisco Almada por Brazila Konsilantaro de Esperanto, kunsubskribis peton al UEA, ke kunlaboro okazu inter ili. En Brasília (1981) okazis la 66-a Universala Kongreso de Esperanto. Fernando Galvão Marinho elektiĝis en 1981 prezidanto de BEL, kaj la tiamaj prezidantoj de KKE kaj BKE elektiĝis por BEL-Konsilantaro, sed la escepta situacio de duobleco daŭris ĝis 1985. La tri prezidantoj cetere konsistigis Nacian Esperanto-Komisionon (NEK).

En Ouro Preto, 1983, kun la ĉeesto de Victor Sadler, la tri organizaĵoj decidas, ke ekde tiam nur unu tutlanda Brazila Kongreso okazu. Campinas estis sidejo de la 20-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu arigis en 1984 centojn da aliĝintoj ĉirkaŭ la temo "Integriĝo en la brazila Esperanto-movado".

Sekve, en 1985, KKE rezignis pri sia rolo kiel Landa Asocio de UEA, favore al BEL. La 14-an de decembro okazis la kunfandiĝo de Brazila E-Ligo kaj Brazila Konsilantaro. Nelson Pereira de Sousa fariĝis ties prezidanto, kaj la 31-an de julio 1986 BEL ekhavis sian juran sidejon en la ĉefurbo Brasília. Ĝi nuntempe kunligas 17 ŝtatajn asociojn en Federacia Konsilantaro, kaj ankaŭ individuajn esperantistojn. Cento da Esperanto-asocioj, kluboj, grupoj aktivas kunlabore. La Libroservo de BEL havas multe da varoj. Jam 37 Brazilaj Kongresoj de Esperanto okazis, en la lastaj jaroj kun partopreno de 300 ĝis 700 aliĝintoj.

SAT okazigis sian 61-an Kongreson (1988) en Campos do Jordão, Brazilo, kun Gilbert kaj Symilde Ledon kiel ĉefaj lokaj organizantoj. La amerika agado de UEA restartis dum kunsido de lokaj reprezentantoj de Brazilo, Kubo kaj Venezuelo kun UEA-estrarano dum la Viena UK, 1992.

Komence de 1993 - tio jam estas prahistorio, por la mondo de Interreto! - ekkompiliĝis en Nederlando la "Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj". Tricent nomoj el 34 landoj estis listigitaj, kaj inter ili troviĝis kvar brazilaj individuoj kaj unu klubo. En la 17-a de marto 1996, do naŭdek jarojn post la fondiĝo de la unua klubo, aperis la unua institucia hejmpaĝo pri Esperanto en la portugala lingvo. Nuntempe la brazilaj hejmpaĝoj estas nenombreblaj, kaj la diversaj brazilaj diskutlistoj pri Esperanto, por komencantoj kaj por E-parolantoj, havas plurajn centojn da membroj. La retaj korespondaj kursoj estas multaj kaj jam fariĝis grava instrumento por formi novajn esperantistojn en Brazilo, eĉ en foraj urboj.

Pro sia alta nombro da membroj, BEL en 2000 ekrajtis je dua sidloko (por komitatano A) en la Komitato de UEA. Nuntempe, 23 periodaĵoj esperantistaj regule aperas en la lando. Sep lokaj aŭ regionaj radiostacioj disaŭdigas programojn en kaj pri Esperanto. Dum la jaro okazas tra Brazilo proksimume dudek E-renkontiĝoj, meznombre kun cent partoprenantoj. La okazigo de la 58-a Internacia Junulara Kongreso en la urbo Pato Branco kaj de la UK en Fortaleza kaŭzis grandan intereson en la lando.

James Rezende Piton.

(kun kontribuo de Symilde Schenk Ledon kaj Fernando José Galvão Marinho).