• Esperanto 

Esperanto-Meixco [EO]

Abonrilata enhavo
Ĝisdatigita: 6 horoj 10 minutoj antaŭe

Sendu esperantaĵojn al u.Galabovo, Bulgario por ekspozicio!

ven, 01/13/2012 - 05:07

Lige kun projekto "Esperanto 125" kaj reklamcele esperantista societo "Kolombo de la paco" u. Galabovo, Bulgario organizos ekspozicion je la 31 de marto 2012 kaj samtempe estos celebrota la 38 jariĝo de la fondo de la societo. Lige kun la ekspozicio ni atendos ricevi fotojn de UK, TEJO kongresoj, konferencoj, de naciaj kongresoj, bildkartojn de la diversaj landoj kaj aliajn materialojn ligitaj kun la disvastigo de Esperanto-monde. Ni atendas ankaŭ kuraĝigajn mesaĝojn. Por pliaj informoj kontaktu al Kanjo Kanev per telefono +35941862194 aŭ skribu mesaĝon al kanjokanev&abv.bg. Ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ &
Por ricevado de la materialojn:
Kanjo Kanev / Esperantista societo "Kolombo de la paco"
ul."Stara planina" 12,
u.Galabovo - 6280,
Bulgario.

legi pli

Kategorioj: Tra la kontinento

Raporto: Esperanto Querétaro*

mer, 11/09/2011 - 05:48

Trimonata kurso, tri malsimilaj grupoj, multegaj gejunuloj enkursas, du instruistoj kaj la sama cellingvo: Esperanto.

En Universitato Aŭtonoma de Querétaro, Sergio Romero kaj mi, Carlos Hernández, gvidas la gelernantojn laŭ la Esperanto-vojo, ni tre diligente kursestras kaj instruas al ili. Ni organizas ĉiel kiel eble niajn klasojn kaj niajn agadojn por esperantistigi niajn gelernantojn kaj por montri al ili ke Esperanto estas pli bona afero ol ili antaŭe pensis.

La kurso komenciĝis lunde, la 26an de septembro kaj, laŭ la plano, finiĝos sabate, la 3an de decembro. Komence partoprenis preskaŭ 25 junuloj, nun sekvas la kurson deksep.

Post kvin semajnoj, la kurso sukcese atingas novajn temojn, novajn vortojn kaj novan parolkapablon. La geknaboj de iom post iom komencas paroli inter si, petante al instruistoj vorton aŭ demandante ĉu tiu, kiun ili uzas, estas taŭga kaj detiam parolas senpere ni. Mi treege ĝojas pri tio, do tio montras ke ili bone komencas akiri la lingvon.

La pasintan semajnon ni partoprenis la Kulturan Semajnon de la Universitato, ni disdonis flugfoliojn, ni priparolis la lingvon al multaj

legi pli

Kategorioj: Tra la kontinento

"Ajude a mostrar o poder de nossa comunidade mundial: vote na Associação de Esperanto da Alemanha!"

ven, 10/28/2011 - 21:35

Teksto en Esperanto: Klarigoj en Esperanto

A Associação de Esperanto da Alemanha (GEA) precisa de sua ajuda. Na Alemanha, está acontecendo um grande concurso promovido por um banco nacional. O objetivo é simples: ser a mais votada e estar entre as mais queridas associações da Alemanha!

Obviamente, a GEA quer estar entre as mais queridas. Se isso acontecer, já será uma boa propaganda para o esperanto, não? Mas, além disso, as mais queridas receberão um prêmio em dinheiro. Temos que votar e mostrar o quão grande é nossa comunidade, de falantes e simpatizantes!

A GEA se informou com o banco, e eles disseram que qualquer usuário da rede, de qualquer país, pode votar até 3 vezes para uma mesma associação (ou dividir seus votos). Então votemos, caros!!!

Para votar é muito simples:

legi pli

Kategorioj: Tra la kontinento

Helpo por Esperanto; Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj de Germanio

mer, 10/26/2011 - 20:54

Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.

Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!

Bv. subteni al GEA!!!

Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!!

En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj"
kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio.

Temas pri diversaj paŝoj

legi pli

Kategorioj: Tra la kontinento

Okazis la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso; Kongreso de rekordoj

ven, 10/21/2011 - 06:46

En septembro 2011, pli precize inter la 16-a kaj 18-a okazis la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso. Temis pri kongreso de rekordoj. Ĝin ĉeestis 45 homoj el 4 landoj. 11 meksikaj ŝtatoj estis reprezentitaj. El eksterlando honoris nin per sia ĉeesto: Duncan Charters (ILEI-vicprezidanto, Usono), Georgo Handzlik (muzikisto kaj aktoro; Pollando) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo, muzikisto el Francio).

La kongresa temo estis: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj". Ni povis sekvi multajn bonkvalitajn prelegojn, kiuj rilatis al la kongresa temo.

Dum la kongreso fondiĝis oficiale meksika ILEI-sekcio. Ĝin estros la juna Esperanto-instruisto Carlos Fernando Hernández (Querétaro), kiu instruas Esperanton en la Aŭtonoma Universitato de Querétaro. Krome elektiĝis nova estraro de Meksika Esperanto-Junularo. Ĝin estros Sergio Romero, kiu ankaŭ li instruas Esperanton en la universitato de Querétaro.

Dum la jara asambleo la membroj povis aŭskulti pri la laboro de la estraro de MEF dum la jaro 2010. Menciindas ke dum la kongreso MEF atingis novan membro-rekordon. Entute nun 167 pagantaj membroj apartenas al ni. Ili venas el 20 meksikaj federaciaj ŝtatoj.

Bonega estis la kultura programo. La registaro de la federacia ŝtato Jalisco multe helpis al ni kaj ni povis aranĝi tiun vesperon en la kultura domo de Jalisco. Ni povis spekti elstarajn artistojn, kiel la faman, francan kantiston JoMo, Armando Hernández Tellez (fagotisto de "Teatro de Bellas Artes") kaj Ana Lilia López Diaz (fagotistino de la nacia lernejo pri muziko de la UNAM), inter aliaj. Dum la meksika vespero ni povis ĝui kantojn de Georgo Handzlik, kiu sabate krome prezentis la teatraĵon “Ludoviko Zamenhof”.

Specialan dankon meritas la entreprenisto Leonardo Jáuregui Soto en kies ejo, la merkatiga entrepreno Cobeh In, ni povis kongresi. Dankon al li!

legi pli

Kategorioj: Tra la kontinento