• Esperanto 

23-jara belga junulino vojaĝos tra Ameriko por prelegi kaj instrui Esperanton!

Ĉu vi konas la projekton de Amerika Komisiono "Esperanto al Ameriko"? Ene de tiu projekto la 23-jara Anneleen Nys el Belgio nun komencis rondvojaĝon tra pluraj landoj de la kontinento por instrui Esperanton kaj prelegi pri ĝi. En Kubo ŝi partoprenis la seminarion de ILEI / Amerika Komsiono kaj la aliajn kongresojn (UK kaj TEJO-kongreso). Momente ŝi estas en Meksiko kaj tie profunde preparas la vojaĝon kune kun la amerika aktivulo Martin Schaeffer. Plej verŝajne fine de septembro ŝi ekos al aliaj partoj de la kontinento. Laŭ la plano ŝi vizitos aliajn urbojn en Meksiko, Salvadoron, Nikaragvon, Kosta-Rikon, Panamon, Surinamon, Ekvadoron, Peruon kaj Bolivion. Helpu kaj subteni la vojaĝon finance. Aliĝu ankaŭ al la grupo ĉe Facebook por resti informita pri la vojaĝo. Baldaŭ en ĉi tiu informo ni publikos rektan ligon al paĝo kiu montras la progreson de Anneleen kaj la donackvanto, kiu alvenis. Donacoj eblas jene:""

En Eŭropo / SEPA-areo: Fondaĵo Mondo (Germanio), Kontohavanto: Stiftung Mondo, IBAN: DE21600901000151100004, BIC: VOBADESS
En Germanio: Fondaĵo Mondo (Germanio), Konto-Nr-o: 151100004, BLZ: 60090100, Stuttgarter Volksbank
PayPal: stiftung-mondo@web.de
Fondaĵo Ameriko ĉe UEA, vidu: http://www.uea.org/asisto.html (Nepre menciu ĉe ĉiuj pagoj: Esperanto al Ameriko kaj informu pri via pago al:
Martin Schaeffer: stiftungmondo@gmail.com

Pliaj informoj:
a) Daŭra informo pri la vojaĝo ĉe la retpaĝo de Amerika Komisiono
b) Grupo en Facebook: http://www.facebook.com/group.php?gid=150346838315315
c) Alia retpaĝo (baldaŭ ĉi tie)