Fortalezo estos en 2008, de la 12-a ĝis la 16-a de julio, la sidejo de la 43-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO, de la 28-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj de la 7-a Infana Kongreseto de Esperanto. La Kongreso, kies temo estas INFANO: KIA GRUNDO!, estos la unua de la nova jarcento de BEL kaj oni tiel devas pripensi tiun gravan temon, la infaneco.