Ĉiujare pluraj naciaj kongresoj kaj aliaj E-renkontiĝoj okazas en Ameriko. Informiĝu ĉi-sube pri la jam organizitaj kontinentaj kaj tutmondaj kongresoj.
Pri venontaj eventoj, vizitu nian kalendaron!
Esperantistoj el la tuta kontinento kunsidas en la Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto (TAKE), kiujn same riĉigas samideanoj el diversaj mondopartoj. La Kongresoj celas plifortigi solidarecon inter amerikaj esperantistoj kaj progresigi la E-movadon en Ameriko.
| Jaro | Kongreso | Urbo | Aliĝintoj |
| 2008 | 7-a Tutamerika Kongreso de Esperanto | Montréal, Kanado | 222, el 24 landoj |
| 2004 | 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto | La Habana, Kubo | 178, el 19 landoj |
| 2001 | 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto | Ciudad de México, Meksiko | 169, el 29 landoj |
| 1999 | 4-a Tutamerika Kongreso de Esperanto | Bogotá, Kolombio | 76, el 22 landoj |
| 1996 | 3-a Amerika Kongreso de Esperanto | San José, Kostariko | |
| 1980 | 2-a Amerika Kongreso de Esperanto | San Luis, Argentino | |
| 1978 | 1-a Latinamerika Kongreso de Esperanto | Marília, Brazilo | 422, el 11 landoj |
Universala Kongreso de Esperanto estas internacia manifestacio de la esperantistaro, organizita de UEA. Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando, kun riĉa programo. Dum ĝi kunvenas la gvidaj organoj de UEA, fakaj kaj aliaj esperantistaj asocioj kaj organizoj. Ĝi klopodas esti revuo de la plejparto de la movadaj aktivaĵoj, en ĉiuj sferoj de la vivo. Apud la laboraj partoj (ekz. ĝeneralaj kunsidoj, prelegoj pri la kongresa temo) estas ankaŭ klerigaj (Internacia Kongresa Universitato, Belartaj Konkursoj) kaj distraj (teatro, balo) programeroj. UK celas prezenti la movadon en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Universalaj Kongresoj de Esperanto okazintaj en Ameriko:
| Jaro | Kongreso | Urbo | Aliĝintoj |
| 2002 | 87-a UK | Fortaleza, Brazilo | 1484 |
| 1990 | 75-a UK | La Habana, Kubo | 1617 |
| 1984 | 69-a UK | Vancouver, Kanado | 802 |
| 1981 | 66-a UK | Brasília, Brazilo | 1749 |
| 1972 | 57-a UK | Portland, Usono | 923 |
| 1915 | 11-a UK | San Francisco, Usono | 163 |
| 1910 | 6-a UK | Washington, Usono | 357 |
Simile al UKoj, la Internaciaj Junularaj Kongresoj okazas ĉiujare en malsama lando, organizitaj de TEJO. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.
Internaciaj Junularaj Kongresoj okazintaj en Ameriko:
| Jaro | Kongreso | Urbo | Aliĝintoj |
| 2002 | 58-a | Pato Branco, Brazilo | 100 |
| 1992 | 48-a | Montréal, Kanado | 104 |
| 1990 | 46-a | Playa Girón, Kubo | 153 |
| 1981 | 37-a | Oaxtepec, Meksiko | 108 |