• Esperanto 

Nordamerika Somera Kurso (NASK)

NASK estas trisemajna studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Ĝi okazas ĉiusomere ĉe la mondfama kaj sunoplena Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, Usono (UCSD).

La instrumetodo ĉe NASK estas duflanka:
La kursoj mem daŭras po tri horojn tage. Ilin estros d-ro Grant Goodall, direktoro de la lingva fako de la universitato. Ĉiu kurso estas oficiala oferto de la Universitato de Kalifornio, kaj tial laŭ la usona sistemo oni gajnos kvin oficialajn kreditojn uzeblajn por diploma studprogramo.

En 2009 okazos tri kursniveloj:

La altnivelan seminarion pri diverskultura literaturo gvidos kroatino Spomenka Štimec, unu el la plej elstaraj vivantaj verkistoj en Esperanto.
La meznivelan kurson gvidos brito Paul Gubbins, eminenta dramaturgo kaj ĵurnalisto.
La postbazan kurson gvidos usonano Lee Miller, konata usona pedagogo.

Tamen NASK estas ne nur kursoj, sed ankaŭ vesperaj kaj semajnfinaj programoj. Lernantoj havas eblojn distriĝi kaj neformale esplori diversajn aspektojn de la lingvo kaj kulturo.

Oni rajtas elekti inter ludoj, kantoj, prelegoj, lumbildaj prezentaĵoj, poeziaj vesperoj, interkulturaj diskutoj, piknikoj—aŭ proponi proprajn ideojn. Ni ankaŭ faras vojaĝetojn al la ĉirkaŭaj vidindaĵoj. La universitato situas en paradiza apudmara regiono kun belegaj plaĝoj, vigla urbocentro, muzeoj, parkoj, butikoj, ktp.

Por pli bone ekscii, kiajn spertojn oni kutime ĝuas ĉe NASK, nepre kontrolu la arĥivojn de nia kursa tagĵurnalo, La NASKa Fasko, kaj kelkaj komentoj de partoprenintoj.


Eko : 2009-06-29 13:00
Fino : 2009-07-17 21:00
Retejo : http://esperanto.org/nask/
Retpoŝta adreso : eddyellen@aol.com
lando : - Usono -
urbo / regiono : San Diego/La Jolla