• Esperanto 

Virtuale partoprenu brazilan kongreson per elsendoj de "Radio Aktiva"

Inter 8-13 de julio okazos en Rio de Janeiro, Brazilo, speciala jubilea kongreso, ĉar Brazila E-Ligo atingos 100-jariĝon de sia fondo. Paralele okazos kaj la 27-a Junulara Kongreso kaj la 6-a Infana Kongreseto.

Dum la tuta semajno vi povos aŭskulti per Radio Aktiva raportojn, intervjuojn, informaĵojn, kaj la plej gravajn prelegojn okazaĵoj dum la kongreso.

Aldone al la registritaj informaĵoj, vi havos ankaŭ envivajn elsendojn de Radio Aktiva, kiujn vi povos ne nur aŭskulti, sed ankaŭ partopreni pere de la programo Skajpo (Skype).

Atentu pliajn novaĵojn, aŭskultu niajn elsendojn ĉe:

- http://radioaktiva.esperanto.org.uy

Elkore salutas vin,

Daniel Bebelacqua,
kunrespondeculo pri Radio Aktiva
- retadreso: radioaktiva cxe googlegroups.com