• Esperanto 

Nacia renkontiĝo de Esperantistoj en Bayamo

Kun partopreno de 125 Esperantistoj el 7 provincoj, realiĝis en la urbo Bayamo, en la oriento de Kubo, renkontiĝo organizita de la provinca filio de Granma, kies prezidanto estas Rafael Cabrera, kaj programita de Kuba Esperanto Asocio.

De la 18a ĝis la 20a de majo, la popola kampadejo El Salto de Jibacoa inundiĝis de Esperanto-parolantoj, kiuj ĉefrolis en varia programo de prelegoj kaj kulturaj kaj distraj prezentoj.

La nacia estraro de la asocio estis reprezentata de Julián Hernández Angulo, prezidanto; Albania Duthil Álvarez, disvastigo, kaj Norberto Díaz Guevara, informado, kiuj prelegis pri aktualaj temoj de la Esperanta mondo, kaj gvidis konversaciajn rondojn por profundigi la konojn pri la gramatiko de la lingvo.

En la kultura programo prezentiĝis kanzonoj, humoro, kaj la muzikensemblo Zero, de Bayamo, fermis la vesperon per varia repertuaro, kiu inkluzivis rokmuzikon.

La Esperanta programo kompletiĝis per rekta kontakto kun la bela pejzaĝo de la regiono, kaj ne mankis promenadoj laŭlonge de la rivero, kaj naĝado en la freŝa akvo.

Sekcio de Informado
Kuba Esperanto-Asocio
21a majo 2007