• Esperanto 

Pri Amerika Agado en Florenca UK-2006

Jen raporto pri Amerika Agado dum Florenca UK, verikata de tiama komisiestro, Jose Antonio Vergara. La raporto esti estis dissendata tra la reto en 21-a de aŭgusto 2006.

1. La Amerika Komisiono okazigis sian UK-kunsidon pri Amerika Agado dimanche la 30-an de julio en Salono Grazzini de la chefa Kongreseja konstruajho. Ghin cheestis pluraj homoj (iom pli ol 30, kvankam nur 19 skribis siajn nomon kaj adreson sur la liston kiun mi cirkuligis), ne nur amerikanoj laudevene (kubanoj, usonanoj, kanadanoj, brazilanoj, meksikanino, argentinanoj, bolivianino (brave !), chiliano, ktp), sed ankau amerikanoj laukore (i.a. la plej amerika europano, Renato Corsetti) do personoj el aliaj mondopartoj kiuj tamen interesighas pri la evoluo de Esperanto chi tie, kiel ekz. s-ro Martin Schaffer, germano baldau ekloghonta en Meksiko (char jhus edzighinte al meksikanino ...).

Nur por montri al vi la detalajn malfacilajhojn kiuj tamen povus fiaskigi la klopodojn : la kunsido ne okazis kiel planite lau la horartabelo de la Kongresa libro (pagho 24), sed mi devis antaue decidi ke oni shanghu ghian horon, char tuj je mia alveno sabate por la longa Kunsido de la Komitato de UEA, mi rimarkis ke en la programo nia kunsido aperas fiksita samtempe ol la unua sesio de la Kongresa Temo kiun mi gvidos, do mi devis paroli kun Clay, Maritza kaj Renato, mem trovi la koncernajn homojn (Ans Bakker kaj iun alian) de la kunsido pri Afrika Agado por peti al ili intershanghon, mem skribi anoncojn unue mane kaj poste komputile kaj distribui/afishi ilin, mem komuniki al la koncernitoj, ktp. Mi esperas ke tio ne okazigis tro da problemoj, aparte al niaj afrikaj fratoj ...

2. Kiel estro de la Komisiono, mi gvidis la kunsidon, kaj proponis la tagordon : projekto Nesto, strukturo kaj agado de la Komisiono, strategio.

3. Nia kara Adonis tre instige kaj impone prezentis la funkciadon, atingojn kaj nunan staton de la plej grava kontribuajho de nia mondoparto al Esperantujo : Projekto Nesto. Li disdonis flugfolion kaj aliajn materialojn pri ghi, kun la plene ghisdata informo ke ghis julio 2006 pli ol 70 000 homoj vizitis tiun retejon, el pli ol 60 landoj. Ghi ricevis chirkau 4888 enskribighojn kaj havas chirkau 200 instruistojn. Li invitis la homojn farighi Patronoj de Projekto Nesto, por helpi al la celo kreskigi la nombron de aktivaj E-uzantoj tra la mondo. Pliaj informoj che monda.org/nesto

Kiel respondeculo pri nia retejo, li instigis la homojn kunlabori per la sendo de taugaj informoj por ghi.

4. Koncerne la nunajn strukturon kaj konsiston de la Komisiono, mi invitis al reviziado dum la venontaj semajnoj, char kiel kutime ne chiuj homoj povas au pretas plenumi kelkajn taskojn por la Komisiono au ech almenau partopreni la diskutojn. Mi modele menciis la valorajn, inspirajn ekzemplojn de Adonis, James Rezende Piton kaj Atilio. Pri tiu lasta, kiel sciate ni nepre devas profiti lian sperton pri financaj kaj edukaj aferoj. Do, mi bonvenigas sugestojn pri la Komisiono mem, ties strukturo, chu la nunaj membroj plu volas partopreni ghin, kiuj aliaj homoj povus anighi, ktp.

5. Pri nia Strategio, mi sherce menciis ke ghuste samkiel Latinameriko vershajne estas la mondoparto de la espero por la gvidantoj de la Katolika Eklezio, lau R. Corsetti Ameriko devas esti la esperujo de la E-movado, kion li tiam publike jesis tuj antau forlasi la chambron cele al alia kunsido.

Mi raportis pri la sukcesa kunlaboro inter la Komisiono kaj la LKK de la chi-jara Brazila E-Kongreso en Campinas, por kiu James Rezende Piton kaj mi kunorganizis Internacian Simpozion pri la lokaj E-grupoj, kiu ghuis la gravan kontribuajhon de la usona esperantisto Steve Brewer.

Mi ankau substrekis la shancon kiun starigas antau ni la projekto relanchi la laboron por Esperanto che Indighenaj Popoloj. Interese, inter la cheestantoj de nia kunsido trovighis la chefa aktivulo sur tiu kampo, la UEA-komitatano Philippe Chavignon.

Pri chi tio : ghenerale, la forta alvoko al lingva demokratio de la nun dekjarighanta Manifesto de Prago kaj de la Strategia Laborplano de UEA devus inspiri nin trovi vojojn por Esperanto en nia mondoparto, kie la kolektiva demando por pli da veraj demokratio kaj justeco pli kaj pli gheneralighas, en kulture kaj politike vigla mondoparto kie en siaj respektivaj landoj historie la unuan fojon farighis shtatprezidantoj laboristo (Brazilo), virino (Chilio) kaj indigheno (Bolivio). Chu ni estos kapablaj atentigi la sociajn movadojn, la opinikreantojn, la politikajn respondeculojn, la popolojn, pri la lingva dimensio de tiu strebado al demokratio ?

Alia nuna trajto de la socia, publika vivo en nia mondoparto estas la revigligho de la tendencoj al pli da regionaj integrigho kaj kunlaboro, kaj ghuste tial mi invitis la homojn diskuti pri la neceso kunlabori inter la E-movadoj de niaj landoj, char la solaj fortaj landaj movadoj che ni estas tiuj de Usono, Kubo kaj Brazilo, spertoj kaj grupighoj kiuj ankau estas tiom malsimilaj inter si kiom tiuj tri landoj mem inter si lau grandeco, politika sistemo, ekonomio, ktp. Chi-kampe, oni priparolis la venontan kongreson, nian TAKE 7 okazontan en majo 2007 (http://www.take7.ca/). Mia klopodo konvinki ambau la estraron de ELNA kaj la LKK fandi la tiujaran usonan kongreson kun TAKE por havi pli da sukcesoshancojn finfine ne trovis subtenon, sed jes mia propono aldoni la temon "Edukado por Dauropova Evoluigo" al la ghenerala temo de la Kongreso "Tutamerika Kunlaboro". Ken Price raportis pri la preparaj laboroj por nia tutamerika kongreso en Kalgario majo 2007. Oni diskutis pri la shancoj venigi taugajn homojn el Latinameriko al la kongreso, pri kio ni jam devas eklabori por trovi la necesajn financajn rimedojn kaj peti la koncernajn vizojn.

S-ro Chavignon demandis pri TAKE 8 (2010), kaj li anoncis ke eble Gvatemalo, pli specife la indighenaj komunumoj kun kiuj li laboras, povus inviti. Temas pri tre interesa ideo, kiun ni devos poste zorge pritrakti. Unue ni sukcesigu TAKE 7, kompreneble.

Tial ke nia kara hispana amiko Augusto Casquero diris ke, kvankam li jam okaze de nia pasintjara kunsido en Vilno anoncis sian pretecon kunlabori kun ni, pro la memevidenta, historie grava lingva kaj kultura ligiteco, ghis nun nenio okazis, mi tuj taskigis lin serchi en Hispanio eblajn fontojn por finance subteni komunajn E-projektojn kadre de la pli ampleksa kunlaboro inter sia lando kaj Latinameriko.

6. Niaj kubaj geamikoj Maritza kaj Julian substrekis la neceson agi profesie kaj sisteme, lau la laboraksoj de UEA (informado, utiligado, instruado), surbaze de siaj propraj spertoj kiel estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj kaj estrarano de Kuba E-Asocio, respektive.

7. Mi havas la (tute subjektivan) impreson ke nia kunsido estis sufiche interesa kaj instiga por la cheestantoj, kvankam mi estis ege laca post la gvidado dum du horoj de la unua sesio de la Kongresa temo.

Ni havas antau ni gravajn taskojn. Kiuj pretas labori ? Kontaktu min.

Amike,
José Antonio Vergara