En ĉi-sekcio, vi povas legi raportojn pri diversaj esperantaj okazaĵoj en la Amerikoj.
La projekto "Esperanto al Ameriko" inkluzivas konkretajn erojn kiel Instruado de Esperanto (perrete aŭ kunorganizado de lokaj kursoj); organizo de instruvojaĝoj, seminarioj trejnigaj kaj por instruistoj, i.a.
En la jaro de la UK en Havano, Kubo, la komisiono planas organizi trejnseminarion por komencintoj en Havano, de la 10° ĝis la 17° de julio 2010 aparte por latinamerikaj geesperantistoj. legi pli »

De la 14a ĝis la 21a de junio 2009 okazis en la urbo Meksikio DF trejnseminario, kurso kaj la 10a meksika kongreso de Esperanto kiun partoprenis proksimume kvardeko da esperantistoj el diversaj partoj de la lando plus eksterlandaj vizitantoj el Usono, Kubo kaj Germanio.
La temo de la kongreso estis Lingva diverseco en Meksiko: fundamenta parto de ĝia kulturo. legi pli »

En urbo Presidencia Roque Sáenz Peña, provinco Chaco, Argentino, de la 1-a ĝis la 3-a de majo okazis la 2-a Renkontiĝo de Esperanto de centraj ĉakanaj geesperantistoj. legi pli »

Daniel Bebelacqua raportas pri esperantaj agadoj en Urugvajo:
Dum multaj jaroj UES eltenis sin danke al malmultaj homoj, ĉefe S-roj Alberto Barrocas y Arisbel Luberto. Dum la jaroj 2003 kaj 2004 aliĝis al UES aliaj novaj homoj, sed ankoraŭ la nombro estis malgranda. legi pli »
ENKONDUKO
Kadre de la gvidlinioj proponataj en la Laborplano de la Amerika Komisiono ĝis 2010, la Amerika Komisiono de UEA lanĉas la projekton Esperanto al Ameriko, kiu esence alstrebas decidan antaŭenpuŝon al portado de la lingvo ĝis la plej malproksimaj limoj de landoj, kie nun esperantistoj ne estas aŭ estas tre malmultaj. legi pli »
Dum la jaro 2008 la amerika esperantistaro aktive agadis por plifirmigi kaj pluvivigi la movadon pere de siaj kluboj, landaj grupoj kaj asocioj tra vasta regiono. Aparte vigla estis la perreta aktivado krom pluraj eventoj okazintaj kaj raportitaj pere de retpaĝoj, lokaj gazetoj kaj aliaj komunikiloj. Ĉi tiu raporto ne povas reale speguli laborjaron intensan, kun atingoj kaj fiaskoj, kun esperoj kaj mankoj, tamen, kelkaj el tiuj agadoj koncize menciindas jene: legi pli »
GAZETARA RAPORTO no. 1
Servo de la LKK de la 95ª UK Havano, 17-24 julio 2010
Vendrede la 30an de januaro 2009 okazis en la Hotelo Chateaux Miramar de Havano, je la 10.00 matene, la oficiala prezento publika de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto okazonta de la 17ª ĝis la 24 de julio 2010.
La kunvenon organizis kaj alvokis la Kongresa Buroo de Kubo kiel publika prezento de pluraj eventoj internaciaj okazontaj dum la jaroj 2009 kaj 2010 en la insulo. legi pli »
Raporto pri vojaĝo al TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
Daniel Moreno Martínez
dmmz-e
dancxjo_m@yahoo.com
Pri la ŝanco donita al mi
Unue mi deziras danki al la Amerika Komisiono de UEA pro la ŝanco donita al mi. La sperto estis tute nova kaj riĉiga por mi, ĉar mi neniam antaŭe partoprenis internacian kongreson. La sperto koni multajn samideanojn estis ege motiviga, ankaŭ la ebleco promeni tra la bela Montrealo.
Pri mia partopreno legi pli »
La 7ª TAKE estis solene malfermita la 12an de julio en la sidejo de la universitato UQAM de Montrealo, samtempe kun la tutlanda kongreso de Esperanto-USA.
Aliĝis al la kongreso 222 homoj el 24 landoj, el ili 7 amerikaj landoj , nome, Kanado, Usono, Meksiko, Kubo, Kostariko, Gvatemalo kaj Ĉilio, sed efektive partoprenis 193 kongresanoj. La fakto ke samtempe okazis la tutlanda kongreso de Esperanto-USA konsistigis unikan ŝancon arigi sufiĉe grandan nombron da usonaj kaj kanadaj geesperantistoj.
La kongresa temo estas Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por legi pli »
Ĉar la okazigo de la Amerikaj Kongresoj konfirmas la valoron de ĉi-tiuj eventoj kiel forumoj por renkontiĝi, uzi la lingvon kaj pridiskuti komunajn problemojn, la UEA-komisiono por Ameriko kunveninta kadre de la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado) de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008
konstatas
deziras