Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en Montrealo, de la 12-a de julio ĝis la 18-a de julio 2008.
La kongresa temo estos :
Eko : 2008-07-12 00:00 |
Fino : 2008-07-18 23:59 |
Retejo : http://www.take7.ca | Retpoŝta adreso : informo@take7.ca |
lando : - Kanado - Amerikoj - | urbo / regiono : Montrealo |
Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kunigas esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino, en natura etoso. La renkontiĝo estas organizata de Esperanto-Societo Kebekia kaj aliaj esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono. Partoprenas ĝin proksimume 50 homoj.
Eko : 2007-10-05 18:00 |
Fino : 2007-10-08 14:00 |
Retejo : http://www.esperanto.qc.ca/are | Retpoŝta adreso : are@esperanto.qc.ca |
lando : - Kanado - Usono - | urbo / regiono : Silver Bay (Silvero), Novjorka Ŝtato |
La unua esperantisto en Kanado, kaj eble en Nordameriko, estis la romkatolika pastro Franois-Xavier-Isaie Solis (1832-1903). Li lernis Esperanton kiam li emeretiĝis, en la Pastrolernejo de Maskuto (St. Hyancinthe - 50 km de Montrealo) eble je 1892, sed ni ne scias kiu enkondukis lin al la lingvo. Li fondis la revuon L'ESPERANTISTE CANADIEN kaj tradukis kelkajn kanadajn rakontojn. Li korespondis kun multaj esperantistoj kiel Ren Lemaire, la pastro Grabowky, Louis de Beaufront. Oni scias ke la pastro Solis renkontis al Maskuto, ruson kiu vizitis lin kaj kun kiu li parolis la lingvon la unuan fojon. Li klopodis por esperanto dum 11 jaroj. legi pli »