La unua esperantisto en Kanado, kaj eble en Nordameriko, estis la romkatolika pastro Franois-Xavier-Isaie Solis (1832-1903). Li lernis Esperanton kiam li emeretiĝis, en la Pastrolernejo de Maskuto (St. Hyancinthe - 50 km de Montrealo) eble je 1892, sed ni ne scias kiu enkondukis lin al la lingvo. Li fondis la revuon L'ESPERANTISTE CANADIEN kaj tradukis kelkajn kanadajn rakontojn. Li korespondis kun multaj esperantistoj kiel Ren Lemaire, la pastro Grabowky, Louis de Beaufront. Oni scias ke la pastro Solis renkontis al Maskuto, ruson kiu vizitis lin kaj kun kiu li parolis la lingvon la unuan fojon. Li klopodis por esperanto dum 11 jaroj. legi pli »
Ĉefredaktoro: Luis Guillermo Restrepo Rivas, surbaze de informoj el diversaj kunlaborantoj, precipe el Anton Tomic, ĵurnalisto kaj historiisto Luis Fernando Martínez Solís kaj aliaj.
Unue redaktita en februaro de 1998. Lasta aktualigo en junio de 2001.
La ĉefredaktoro pardonpetas pro tio, ke la nomoj de multaj homoj kiuj sindone laboris por la movado ne aperas ankoraŭ en tiu-ĉi laŭtempa historio, sed ili komprenos ke estas ege malfacile memori ĉiujn, ne preterlasi aŭ forgesi multajn detalojn. Iom post iom la Historio kompletiĝos per la memoroj alportataj far multaj kunlaborantoj. almenaŭ tion mi esperas. legi pli »
El Esperanto en Venezuela
Letibell Mullings & Melissa Valor
El Esperanto: Alternativa dentro del proceso de globalización cultura.
(Capítulo 3; Sección 3.3.2.2.1, pp. 259-266)
Trabajo de Licenciatura para optar al título de Licenciada en Comunicación Social de la Universidad Central de Venezuela. Septiembre, 1998. legi pli »
Oni scias nenion pri la historio de E-o en Kostariko dum la 19-a jarcento; kaj ne multe pri la alveno de la zamenhofa lingvo dum la unua duono de la pasinta jarcento. Tamen, jam en 1907, la Tutmonda Jarlibro Esperantista mencias du e-istojn en Kostariko: Julio Acosta, en la urbo Alajuela kaj Juan Trejos Quirós, en San José. Menciindas, ke temas pri viroj tre konataj en Kostariko: la unua estis Prezidento de la lando (1920-1924); kaj la dua estis la patro de alia Prezidento, José Joaquín Trejos, kiu estris la landon inter la jaroj 1966-1970.
La sekva mencio rilatas al la 6a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Vaŝingtono, Usono (1910). Laŭ la oficiala protokolaro de la ĝeneralaj kunsidoj, inter la dek ses registaroj, kiuj sendis reprezentantojn al la UK, estis s-ro Joaquim (tiel) Bernardo Calvo, plenrajta ministro de Kostariko antaŭ la usona registaro. legi pli »
Kiu estis la unua brazila urbo listigita en la "Adresaroj" de Zamenhof? Multaj brazilaj esperantistoj mem ne konscias pri tio. Respondo: Porto Alegre, ĉefurbo de la plej suda brazila ŝtato Rio Grande do Sul, danke al Arno Phillip, redaktoro de Deutsche Zeitung. Tiu nomo estas listigita sub n-ro 3846 en la Adresaro n-ro XVII, oktobro 1895 - januaro 1897. Laŭdire, Phillip jam en 1894 verkis favore al Esperanto. En la sama epoko, Lingvo Internacia, eldonita en Uppsala, havis inter siaj abonantoj por 1896 la nomon de Francisko V. Lorenz, aŭtoro de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj. Lorenz, elmigrinte en 1890 al Brazilo, loĝis en São Feliciano (R. G. do Sul). La sama revuo prezentis en la sekvaj jaroj aliajn nomojn de abonantoj en Brazilo. legi pli »
Unua esperantista aktivulo en Bariloche estis arkitekto Heriberto Reichart. Danke al ties influo Werner Schad daŭrigis la agadon favore al la plej idealisma lingvo, ekde la okdekaj jaroj, post la bedaŭrinda forpaso de la esperantista arkitekto.
Dum vizito de Silvia Rottemberg (tiama prezidantino de AEL), Rubén Diaconu (eks-prezidanto de AEL), Rodolfo Calógero (elstara aktivulo dum jardekoj) fariĝis ideo establi Barilochean Esperanto-Rondo. Oni elektis s-inon Delia Rebagliati kiel prezidantinon kaj Werner Schad kiel sekretarion. Tio okazis la kvinan de aprilo 1996. legi pli »