Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en Montrealo, de la 12-a de julio ĝis la 18-a de julio 2008.
La kongresa temo estos :
Eko : 2008-07-12 03:00 |
Fino : 2008-07-19 02:59 |
Retejo : http://www.take7.ca | Retpoŝta adreso : informo@take7.ca |
lando : - Kanado - Amerikoj - | urbo / regiono : Montrealo |
Ĉu vi konas la projekton de Amerika Komisiono "Esperanto al Ameriko"? Ene de tiu projekto la 23-jara Anneleen Nys el Belgio nun komencis rondvojaĝon tra pluraj landoj de la kontinento por instrui Esperanton kaj prelegi pri ĝi. En Kubo ŝi partoprenis la seminarion de ILEI / Amerika Komsiono kaj la aliajn kongresojn (UK kaj TEJO-kongreso). Momente ŝi estas en Meksiko kaj tie profunde preparas la vojaĝon kune kun la amerika aktivulo Martin Schaeffer. Plej verŝajne fine de septembro ŝi ekos al aliaj partoj de la kontinento. Laŭ la plano ŝi vizitos aliajn urbojn en Meksiko, Salvadoron, Nikaragvon, Kosta-Rikon, Panamon, Surinamon, Ekvadoron, Peruon kaj Bolivion. Helpu kaj subteni la vojaĝon finance. Aliĝu ankaŭ al la grupo ĉe Facebook por resti informita pri la vojaĝo. Baldaŭ en ĉi tiu informo ni publikos rektan ligon al paĝo kiu montras la progreson de Anneleen kaj la donackvanto, kiu alvenis. Donacoj eblas jene:" legi pli »
Neforgesebla seminario atendas vin en Kubo. Amerika Komisiono de UEA kune kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj TEJO ofertas seminarion antaŭ la UK. La seminario okazos samtempe kun la ILEI konferenco en Matanzas (Canimao). legi pli »
La projekto "Esperanto al Ameriko" inkluzivas konkretajn erojn kiel Instruado de Esperanto (perrete aŭ kunorganizado de lokaj kursoj); organizo de instruvojaĝoj, seminarioj trejnigaj kaj por instruistoj, i.a.
En la jaro de la UK en Havano, Kubo, la komisiono planas organizi trejnseminarion por komencintoj en Havano, de la 10° ĝis la 17° de julio 2010 aparte por latinamerikaj geesperantistoj. legi pli »
Ĉar la okazigo de la Amerikaj Kongresoj konfirmas la valoron de ĉi-tiuj eventoj kiel forumoj por renkontiĝi, uzi la lingvon kaj pridiskuti komunajn problemojn, la UEA-komisiono por Ameriko kunveninta kadre de la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado) de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008
konstatas
deziras
LA SEPA TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO, okazinta en Montrealo, Kanado, de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2008,
PROPONAS plu studi kaj studigi tiun problemaron diskonigante la detalojn de la dumkongresaj intertraktadoj kaj eklernoj, notinde

La jaro 2007 markis kontinuecon de senĉesa agado por plifirmigi kaj plikreskigi la amerikan esperanto-movadon, interalie, per renovigo de la komisiono sepkapa, nun sub la kunordigado de Maritza Gutiérrez González (Kubo).
La Amerika Komisiono plenumis sukcesan kunsidon en la Jokohama UK-o, gvide de tiama kunordiganto José Antonio Vergara, kiu raportis pri prokrasto de la Sepa Tutamerika Kongreso nun okazonta en Montrealo, Kanado de la 11ª ĝis 18ª de julio 2008, sendube, prioritata evento de la AK. La LKK de TAKE daŭre disponigas informojn en la retejo wwww.take7.ca kaj prizorgas la organizadon de la kongreso surloke. legi pli »

Jen raporto pri Amerika Agado dum Florenca UK, verikata de tiama komisiestro, Jose Antonio Vergara. La raporto esti estis dissendata tra la reto en 21-a de aŭgusto 2006. legi pli »

Publika kunveno de Amerika Komisiono de UEA okazos dimanĉe (5-a de aŭgusto, 2007), je la 16-a horo, en ĉambro 416. Ĉiuj estas bonvenaj!
AktivAmeriko estis novaĵletero de Amerika Komisiono. Ĝi celis informi aktivulojn ligitajn al Ameriko, en kaj ekster la kontinento.
Ĉi-sube vi trovas kelkajn numerojn de AktivAmeriko, en .pdf-formato. Bonan legadon! legi pli »