Konsiderante la bazajn principojn proponatajn de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en sia nova Strategia Laborplano por la periodo 2001-2010, la UEA-Komisiono por Ameriko deziras fari sian kontribuon al ties efektiviĝo sekvante la jenajn gvidliniojn:
Ĉikampe la agado de la Komisiono celos kaj internan klerigadon pri la Movado kaj la lingvo kaj ankaŭ klerigadon de la ekstera publiko.
La Komisiono daŭrigos la laboron faratan jam de 1998 pri trejnado de amerikaj aktivuloj. Ĉar necesas daŭre kapabligi la estontajn gvidantojn de la Movado en la diversaj landoj de la amerika kontinento, pli spertigi ties aktivularon (en la kampo de la Esperanto-Movado ĝenerale kaj en la starigo kaj tenado de kontaktoj kun internaciaj organizoj ne necese Esperantistaj) kaj strebi al plua kreskado de bonaj instruistoj de la lingvo, gravas la kontakto kun aliaj centroj de la monda E-Movado kaj la konatiĝo kun Esperanto-agado en la diversaj partoj de Ameriko. Aparte bonvenaj estu sinproponoj de aktivuloj en landoj sen organizita Movado aŭ kie ĝi estas malforta. Prioritato estu donita aparte al gejunuloj.
La Komisiono daŭre strebu ebligi al tiuj personoj kelkmonatan restadon diversloke kun la celoj:
La aliĝkotizo al pluraj organizoj por multaj amerikanoj estas io malfacile pagebla. Malgraŭ tio, pluraj homoj pionire laboras kaj persiste agadas por diskonigi la lingvon kaj la Movadon en sia propra lando kaj regiono. Ne malofte pro manko de financaj rimedoj la lokaj aktivuloj ne havas aliron al la E-gazetaro kaj al aktualaj informoj, per kiu ili povus pli fekunde agi.
La Komisiono zorgu daŭre pri membrigo de amerikaj Esperantistoj al diversaj tutmondaj kaj fakaj Esperanto-organizoj. Aparta emfazo estu donita al la membriĝo en UEA, TEJO kaj ILEI. Ĉi tiu apogo estos direktita al la enloĝantoj en la landoj de B-kategorio, al kiu ja apartenas la plejmulto el la amerikaj landoj, escepte de Usono kaj Kanado.
La Komisiono zorgos pri alvoko al la amerikaj Esperantistoj kun plej avantaĝaj financaj monrimedoj subteni la laboron de la Komisiono per donacoj al la Fondaĵo Canuto de UEA por membrigi aktivulojn al UEA kaj TEJO kaj al la Koleghelpa Kaso de ILEI por membrigoj en ILEI, interalie per la daŭra aperigo de la informiloj Dosiero Partopreno.
La informado en naciaj lingvoj estas tasko specifa de la Landaj Asocioj. Kontribuo de la Komisiono estu:
La Landaj Asocioj estas petataj starigi kontakton kun la Naciaj Komisionoj de UNESKO kaj UNICEF kaj malfermi sin al kunlaboro kun organizoj kaj institucioj rilatantaj al homaj rajtoj, lingvoj kaj edukado.
En la kampo pri paroligo de Esperanto la Komisiono celos subteni la edukadon de novaj instruistoj de Esperanto kaj la daŭran plukleriĝon de la jam ekzistantaj, donante apartan atenton al la junularo.
Lige al la indikoj ĉe A.1.A., la Komisiono celos kaj la plukleriĝon de la jam ekzistantaj geinstruistoj kaj la edukadon de novaj, kiuj povu profesie uzi la akiritajn konojn.
La Komisiono subtenos la plivastigon de porinstruistaj seminarioj -kiaj estas la okazantaj en Kubo kaj tiuj inter Argentino kaj Brazilo-; la interŝanĝon de instruistoj; la plivastigon de Sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en siaj diversaj niveloj; la okazigon de kursoj universitatnivele; la okazigon de instrusesioj diversalande en Ameriko, ktp.
Diversloke estas konstanta manko de kapablaj instruistoj, kiuj povus ekinstrui la lingvon kaj ankaŭ altigi la lingvan nivelon de la jam ekzistanta Esperantistaro. Necesas apogi la landojn kaj regionojn, kie tiu fenomeno plu daŭras.
La Komisiono strebu al sendado de instruistoj al tiuj regionoj de la kontinento, kie ilia rolo estos ne nur lernigi la lingvon, sed ankaŭ diskonigi la Movadon, kontribui en organizaj taskoj kaj helpi per konsiloj kaj proponoj la lokajn grupojn kaj asociojn.
Celante subteni la diskonigon de la riĉeco de la amerika Esperanto-kulturo, la plivastigon de kunlaboro kun ne Esperantistoj kaj per tio al pozitiva informado pri Esperanto en la tuta kontinento, la Komisiono subtenos la organizadon de seminarioj, konferencoj, turismaj vojaĝoj, lernejaj interŝanĝoj, eldonado de libroj kaj diskoj de amerikaj literaturo kaj muziko, prizorgado de retpaĝoj en Esperanto pri amerikaj firmaoj, organizoj, ktp.
La daŭra okazigo de la Amerikaj Kongresoj estas elmontro pri la intereso en la Landaj Asocioj konstante havi forumon, kie interŝanĝi ideojn, starigi projektojn kaj trovi komunajn vojojn por pluvivigi la movadon kadre de komuna agado. Flegi la organizadon de la sekvaj Amerikaj Kongresoj estas prioritato, kiun la Komisiono alprenas al si.
Ĉar inter kelkaj Landaj Asocioj en la kontinento ekzistas jam plurjaraj kaj tradiciaj ligoj (Usono-Kanado, Argentino-Brazilo, Venezuelo-Kolombio), grava tasko estas firmigi ilin kaj instigi la aliajn Landajn Asociojn en Ameriko starigi similajn rilatojn ne nur kun la plej proksima najbaro, sed ankaŭ kun aliaj, kie la Movado estas malpli forta kaj bezonas apartan apogon kaj instigon.
La Landaj Asocioj estas daŭre petataj interŝanĝi inter si la oficialajn organojn kaj informi pri siaj E-eventoj dum la jaro por instigi la partoprenon de aliaj amerikanoj, ne nur kiel simplaj ĉeestantoj, sed por ludi aktivan rolon en ili, speciale kadre de la Amerikaj Kongresoj.
Por ke la lokaj kluboj, asocioj kaj eĉ la Landaj Asocioj sentu sin pli ligitaj en la kontinento kaj en kontakto kun alikontinentaj E-organizoj, la Komisiono plu zorgu pri la starigo kaj vivado de ĝemelaj rilatoj.
Ĉar en Ameriko estas ankoraŭ regionoj, kie Esperanto ne havas enradikiĝintan tradicion (ekz. Ekvadoro, Panamo, Paragvajo), aliaj kie la Movado ne estas forta (ekz. Gvatemalo, Nikaragvo, Peruo) kaj eĉ troviĝas diversaj landoj sen uzantoj de la lingvo (ekz. pluraj de la Karibea Regiono, Surinamo, Gvajano), nia tasko estas ŝanĝi tiun situacion al pli bona per la dissemado kaj plifortigo de la Movado vastskale.
En la kontinento troviĝas 14 Landaj Asocioj (en AR, BR, CL, GT, CA, CO, CR, CU, MX, PA, PE, UY, US, VE) kaj 1 E-Klubo, kiu iel rolas kiel landa organizanto (NI). El tiuj, 12 estas jam aliĝintaj al UEA kaj ankoraŭ ne Gvatemala E-Asocio kaj Panama E-Asocio. Grave estas atingi ilian membriĝon en UEA, koni iliajn bezonojn kaj observi ilian evoluon.
La Komisiono strebos al la starigo de organizita Movado en Bolivio, Ekvadoro, Honduraso, Salvadoro kaj San-Domingo.
En Ameriko estas 4 ILEI-Sekcioj (en AR, BR, CU kaj US) kaj 3 Reprezentantejoj (CL, CR kaj VE). La Komisiono strebu al la plivastigo de la ILEI-membraro en Ameriko kaj al la kreado de pliaj Sekcioj en la kontinento.
La junularo en Ameriko meritas apartan atenton. En Latinameriko la gejunuloj daŭre agas por Esperanto kadre de la Landa Asocio kaj plurfoje ne konsideras necese krei apartan organizon nur por si. Tial la streboj starigi kaj vivigi Sekciojn estis plurfoje vanaj klopodoj.
En la tuta Ameriko estas 7 Landaj Sekcioj (AR, BR, CA, CU, HT, Kebekio, US), el kiuj 4 estas en Latinameriko. Tie kaj en landoj kiel Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Meksiko, Peruo, Venezuelo, ktp la fenomeno pri komuna agado kun la plej aĝa generacio estas natura kaj okazas en plene harmonia etoso.
La Komisiono daŭre strebos al konsciiĝo en latinamerikaj landoj pri la ebleco starigi TEJO-Sekciojn por formalaj celoj de TEJO, dum daŭre okazu vigla kunlaboro sine de la Landa Asocio inter ĉiuj Esperantistoj sendepende de la aĝo.
Dum la Universalaj Kongresoj la Komisiono plu:
La Komisiono plu eldonu 2-foje jare la informilojn AktivAmeriko (AA) kaj laŭbezone Dosiero Partopreno (DP).
AA prezentos raportojn pri la agado de la Landaj Asocioj kaj informos pri la agado de la Komisiono.
DP celu aparte raporti specife pri la subteno farita de la Fondaĵo Ameriko de UEA al diversaj aktivuloj laŭ la celoj indikitaj en A.1.A.
La Komisiono plu zorgu sian hejmpaĝon kun aktualaj informoj pri la vivo de la E-Movado en Ameriko. La aktivuloj en ĉiuj kampoj estas petataj kontribui al la aktualigo de la informoj tie prezentitaj per raportoj, fotoj, dato de E-eventoj, ktp.
La Komisiono kunsidos ĉiujare kadre de la Universalaj Kongresoj kaj okaze de la Amerika Kongreso.