• English
  • Esperanto
  • Français

Esperantista renkontiĝo en Queretaro

La klubo de Esperanto el Queretaro afable invitas vin al la dua esperantista semajnfino en keretaro organizata pro nia aro, kiu okazos la dudeknaŭan kaj tridekan tagon de septembro, en la urbeto "el marquez".

La temo de ĉi tiu kunveno estas "laboru por esperanto" kaj ŝtata agado,do ni esperas ke ni povos interŝanĝi ideojn pri niaj esperanto-kursoj kaj kunlabori pri niaj projektoj, do pretigu kion vi volas disdoni inter aliaj esperantistoj el meksiko! tiu estas grava ŝanco por montri vian laboron!.

La kunveno estos ĉe Queretaro, urbeto "el Marquez" (alia nomo estas "la cañada"), Emiliano Zapata strato nombro dek, ĉirkaŭ la preĝejo el "la cañada". vi povas alveni ĝis la deka horo, kaj se vi volas tranokti ĉe la kunvenejo, tio eblas, sed bonvolu alporti dormo-sakon. Pri aliaj lokoj por la tranoktado, bonvolu kontakti Francisco Carrillo, li povas doni vin informojn pro hoteloj kaj similaj.

Se vi vojaĝas per publika transporto, vi povas veturi per buso, unue, ekde la busstacio al "alameda", eniru buson n.ro 36, kaj ĉe "alameda" (kiu estas granda parko) ŝanĝu kaj eniru buson n.ro 113, 37 aŭ 46. Subiru ĉe la preĝejo en "el marquez", [busoj kiu iras al mia hejmo indikas "cañada", do nur demandu al busŝoforo se li/ŝi iras al "la cañada" kaj se li/ŝi povus vin subirigi vin el buso ĉe la preĝejo de "la cañada"].

Se vi bezonas pliajn informojn, bonvolu kontaktu :

Francisco Carrillo De León
Portebla telefonnombro 4424242260
Hejma telefonnombro (01 442) 2133928
Plaza san Antonio # 11o,
col. Plazas del sol 1ª sec., Querétaro, Qro.

Aŭ kontaktu esperantklubon el queretaro:

http://groups.yahoo.com/group/keretara_esperantista_klubo/

en kiu vi trovos mapon por atingi la kunvenejon.



Eko : 2007-09-29 00:00
Fino : 2007-09-30 00:00
Retejo :
Retpoŝta adreso :
lando : - Meksiko -
urbo / regiono : El marquez, Queretaro