En ĉi-sekcio, vi povas legi raportojn pri diversaj esperantaj okazaĵoj en la Amerikoj.

La jaro 2007 markis kontinuecon de senĉesa agado por plifirmigi kaj plikreskigi la amerikan esperanto-movadon, interalie, per renovigo de la komisiono sepkapa, nun sub la kunordigado de Maritza Gutiérrez González (Kubo).
La Amerika Komisiono plenumis sukcesan kunsidon en la Jokohama UK-o, gvide de tiama kunordiganto José Antonio Vergara, kiu raportis pri prokrasto de la Sepa Tutamerika Kongreso nun okazonta en Montrealo, Kanado de la 11ª ĝis 18ª de julio 2008, sendube, prioritata evento de la AK. La LKK de TAKE daŭre disponigas informojn en la retejo wwww.take7.ca kaj prizorgas la organizadon de la kongreso surloke. legi pli »

La havanaj esperantistoj akceptis elstaran gaston, sro. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA dum tutsemajna vizito al la kariba lando.
Tiu ĉi grava vizito instigis la estraron de Kuba Esperanto-Asocio organizi simpozion omaĝe al la centjara jubileo de UEA, kiu sesiis la 7an de februaro en la teatro de la Nacia Biblioteko kun partopreno de proksimume cent geesperantistoj el tri kubaj provincoj, sed ĉefe el Havano. legi pli »

La 25an kaj 26an de januaro, la komitatanoj de Kuba Esperanto-Asocio laborkunsidis en la sidejo de la asocio en Havano, por analizi kaj taksi la laborrezultojn de la jaro 2007. Elstaris la agadoj en diversaj regionoj de la lando kaj la notinda kresko de la membraro.
En rilato kun la estontaj planoj kaj strategioj, la ideoj centriĝis en la altigo de la ĝenerala lingva nivelo, kaj la plikleriĝo de la membroj rilate al historio kaj kulturo de la movado, kun la celo prepariĝi por la baldaŭaj pintaj eventoj kiel la nacia kongreso en 2009 kaj eventuale la UK en 2010. legi pli »
Je la 24ª kaj 25ª de novembro okazis la 3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en la komunumo Tecámac, pli precize en la vilaĝeto "Santa Maria Ajoloapan". La organiza teamo; Mallely, Morayma, Nelly kaj Martin vastskale invitis partoprenantojn el pluraj partoj de la Meksika Respubliko kaj pro tio venis multaj personoj. Pro la proksimeco al la ĉefurbo ĉi-foje alvenis personoj el la universitataj kursoj (UNAM) de Hugo González kaj Daniel Moreno. Krome estis diversaj aliaj homoj, inter ili, kelkaj kiuj lernis Esperanton pere de la reto. legi pli »

La podkastoj de Radio Aktiva, reta radio esperanta el Urugvajo, estas nun aŭskulteblas ĉe nia retejo (www.ameriko.org/radioaktiva) kaj ankaŭ ĉe podkastejo de Radio Aktiva : http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/
Bonvole disvastigu informojn pri Radio Aktiva en esperantista medio, subtenu Radion Aktivan per kunlaborproponoj... kaj ĝuu la aŭskultadon !
De la 16a ĝis 18a de novembro ĉi-jare okazis en Havano, la unua kolokvo de KEA sub la temo, Esperanto:lingvo, kulturo, movado.
La kolokvo arigis pli ol 70 esperantistoj el la tuta lando en la sidejo de la Malgranda Baziliko de la Monaĥeho Sankta Francisko de Asizo situanta en la malnova urboparto. legi pli »

Argentina E-Ligo : Sukcesa okazigo de la Jarasembleo
La 13-a de oktobro 2007, en la sidejo de Bonaera E-Asocio, okazis la Jarasembleo de AEL, kiu estis grava atingo por pritrakti la nunan situacion kaj starigi diversajn programojn por estonta aktivado. Ĉeestis dudeko da esperantistoj el: Neuquén, Florida, Pres. R. Sáenz Peña, Capital Federal, Caseros, Rosario, Escobar kaj Villa Ballester. legi pli »

Pli ol kvardek esperantistoj renkontiĝis de la 5a ĝis la 7a de oktobro, denove en la ĉarma urbo Cienfuegos (Kubo), kie la loka grupo entuziasme tenas alten la torĉon de Esperanto.
Temis pri la 6a renkontiĝo de la Centra Komisiono, kiu allogis homojn ne nur el la centro de la lando, sed ankaŭ el Havano, per varia kaj riĉenhava programo konsistanta el prelegoj, debatoj, praktika leciono, artaĵoj kaj multaj ŝancoj por utiligi la lingvon. legi pli »

Je la 29a de septembro jam okazis la dua fojo en 2007 Esperanto-renkontiĝo en la vilaĝeto El Márques, ankaŭ konata sub la nomo "La Cañada" proksime de Querétaro. Francisco Carillo, juna medicinstudento denove invitis al la domo de siaj gepatroj en la Emiliano-Zapata-Strato. Ĉi-foje la renkontiĝo komencis sabate kaj venis novaj partoprenantoj kiuj ĝis nun ne konis la domon. Estis partoprenantoj de Acapulco, Guadalajara, León, Meksikurbo, Meksikŝtato, Morelia , Querétaro, San Luis Potosi, San Miguel de Allende, San Diego (Usono) kaj Den Haag (Nederlando). Speciale granda estis la ĝojo pro la partopreno de Atilio Rojas, argentinano kiu nun vivas en Nederlando kaj Martha Cardenas el San Diego. legi pli »

Radio Habana Cuba en esperanto 19-jariĝas ! Por aŭskulti aktualajn programojn de Radio Havano ĉe ameriko.org, klaku ĉi-tien...
legi pli »